Por tiuj kiuj uzas Twitter sed ne ŝatas ties emon montri reklamojn kaj prioritatigi kelkajn mesaĝojn sur aliaj, ekzistas alternativo kiu baziĝas sur "malfermaj sociaj retoj".

Ĝi nomiĝas Mastodon kaj multaj esperantistoj kiuj uzas/is Twitter jam migras al ĝi. Informoj pri ĝi en la jena oficiala retejo:

https://joinmastodon.org/

Raúl García Esperant-linvaj informoj tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Mastodon

Junuloj en #Novjorko por Unuiĝintaj Nacioj.

Post la ludo okazis koncerto kiun oni okazigis por videbligi la problemon de moderna sklaveco. Oni nur tre malmulte klarigis kial ĝi okazas, sed menciis la temon, antaŭ kaj post la koncerto. Fakte, kiel oni okazigis la tutan aferon estis iom strange laŭ mi, sed centoj da homoj ĝuis senpagan koncerton de Lauren Hill, do almenaŭ tiuj aŭdis pri la situacio. #Novjorko

Hieraŭ mi ĝuis vesperan ludon de basbalo. La ludo estis pli amuza ol mi atendis, kaj la loka teamo eĉ venkis! Fariĝis iom pli malvarme ol mi atendis kaj mi portis nur t-ĉemizon, sed tio ne estis granda problemo. #Novjorko

Estas tre amuze por mi ke ekzistas iu sportcentro kies teamo nomiĝas "Esperanto".

La teamo nomiĝas UKS Esperanto kaj ili estas en Varsovio.

Ĉu ili ricevas bonan sciigon pri kio estas Esperanto krom nomo de ilia teamo?

Anna Mocarska Mi serĉis ian informon pri tiu ĉi sportcentro sed trovis nur, ke en ĝi estas bonaj teamoj kiuj bone venkas eĉ eksterlande 😉

Raúl García Mi ŝategis la ĉemizojn. Mi demandis ĉu ili vendas la ĉemizojn sed ne ricevis respondon.

Jen mallonga filmeto pri evento de orientiĝado kiun mi ĉeestis pasintjare...

ROBINSONA LINGVO. Ĉu vi iam ajn aŭdis pri tiu projekto? Ĝi estas filmo-projekto kies unua informo aperis iam en 2016. La tuta afero ŝajnis tre interesa. Tamen, ekde tiam mi neniam denove vidis informon pri ĝi. Ĉu vi ion scias pri la projekto?

Anna Mocarska Treege interesa, mi nenion aŭdis pri tiu ĉi projekto, estus tre bne, ke ĝi realiĝus !

La tutmonda loĝantaro estas tre multnombra.

Kie estos la limo de la tutmonda loĝantaro? Unuiĝintaj Nacioj kalkulas ke la tutmonda loĝantaro atingos proksimume 10 miliardojn da homoj...

https://esa.un.org/unpd/wpp/Publications/Files/Key_Findings_WPP_2015.pdf

La mondo tiam estos tute alia kompare al tio kion oni konas el la pasinteco. Vere, laŭ mi, ne eblas kompari la hodiaŭan mondon al tiu de la 1700-oj kiam ekzistis entute malpli ol unu miliardo da homoj. Mi ne scias kion antaŭvidi, tamen, aferoj draste ŝanĝiĝos. Espereble daŭrigos la eblon pli kaj pli facile vojaĝi al aliaj landoj.

Johannes Genberg @Lode. 🤣

Johannes Genberg Probable la mondo povas enhavi 1,5 ĝis 2 miliardojn. Ni jam havas mediajn problemojn pro tro da homoj. Ni devas reduktiĝi rapide.

Raúl García La afero iel freneziĝos dum nia vivodaŭro.

Johannes Genberg Liberalaj ekonomikistoj ofte diras ke ni devas pliiĝi kaj pliiĝi por la estonteco de la tutmonda ekonomio, sed kiel manĝigi ĉiujn homojn? Kiel vestigi ilin? Kiel doni akvon? La mondo ne estas mallimiĝe riĉaj de rimedoj. Tute pli ol la klimato, mi timas pri tropopuliĝo.

Raúl García Al mi interesas kia estos la mondo en la jaro 2050, meze inter nia jarcento kaj tiu de la estontoj. Espereble mi povos scii.

Raporto de instruisto pri lastatempa sperto ĉe Poznano, Pollando.

https://sezonoj.livejournal.com/93680.html?utm_source=fbsharing&utm_medium=social&fbclid=IwAR1dMV1sK_RA2t_dl3zJd3pA_FxHtjvrtmr58BjFWhmdjRcQK9IvovoSkgI

Anna Mocarska Al mi pli plaĉas, se ni ion metas en Nubon , ni pli bone metu tion nur en Esperanto, ĉar en la statuto de Nubo estas skribite :" Nubo estas interkona retejo, kiel Fejsbuko, por esperantistoj kiuj volas uzi esperanton kiel ĉiutaga lingvo. Ni ne permasas krokodili, ĉiuj devas uzi nur esperanton tiel bone kiel eble. La sola escepto estas komencantoj, kiuj rajtas uzi aliajn lingvojn por demandoj en taŭgaj forumoj aŭ grupoj. "

Raúl García Jes, tio estas bona ideo. Mi tute ne klarigis ĉar mi antaŭsupozis ke ĉiuj scias ke temas pri universitata program en kaj pri Esperanto. Baldaŭ mi verketos ion por loka revuo pri la programo kaj metos ligilon ĉi tie en Nubo.

Anna Mocarska Ĉu vi verketos en Esperanto ? 😉

Raúl García Mi, certe! Mi delonge ne verkas, sed foje mi faris en Esperanto ĉe verdapensaro.blogspot.com.

Anna Mocarska Do, bonege, mi atendas vian raporteton pri tiu ĉi programo en Esperanto :)

Johannes Genberg