La hodiaŭa demando: Kial vi lernis esperanton?

Ilana Tetereva Mi bezonis foriri de la "vidkampo" de homoj, kiuj jam ne povis min vidi pro la malbono, kiun mi estis farinta al ili, tamen mi ne volis tute forlasi interreton. Ĉio, kion mi povus skribi en la rusa aŭ kripligita angla lingvo, povus okaze esti legata de ili kaj rememorigi pri mi. Kaj estis nur unu lingvo, kiun mi estis povonta lerni sufiĉe rapide kaj kiu ankaŭ havis grandan kaj diversan parolantaron. Tiuj planoj ne realigis plene; pri la temoj, kiuj min interesis tiam, neniu renkontita de mi Esperantisto parolis, kaj ankaŭ mi jam bonege vivas sen tiuj temoj. Sed mi, memkompreneble, ne bedaŭras mian decidon.

Lode Van de Velde Mi estis allogita pro la vojaĝeblecoj (facila komuna lingvo kaj Pasporta Servo).

Saul McCartney Estas longa rakonto por mi.

yanpetro kavlan —do interesa por la legantoj, ĉu ? 😊

Saul McCartney Nu, la malgranda rakonto estas ke mi bezonis novan vivon

La hodiaŭa demanda: Kio estas via plej ŝatata videoludo?

Mariano Alipi Mi nuntempe ŝatas kaj ludas molte Super Smash Bros.!

Emmanuel Wald Mi regule eligas mian DS-on el mia ŝranko, aŭ reinstalas VisualBoy Advance sur mia komputilo kaj ludas je Pokémon :-)

Raúl García Mi ne ludas delooooooonge, sed mi multege amuziĝis kun la serio Gran Turismo. Ĉefe la dua kaj poste la 3a eldono de tiu serio. Mi ankaŭ multe ŝatis Final Fantasy X. Inter tiuj certe estas malfacile por mi decidi.

María Fernández Pro mi la Sims :D :D :D

Rommel MARTINEZ Ankoraŭ Chrono Trigger

Pro malsano de mia familio la respondoj estas malpli rapidaj ol kutime. Mi petas pardonon.

Frédéric HAUGUEL Ne gravas; resaniĝu trankvile.

Nay Fen Anna Mocarska, Jes ankaŭ en mia lando. La senco de via frazo ridigis min, ĉar ĝi fakte signifas, ke ĉio pliboniĝos DUM nelonga tempo, ne POST nelonga tempo. Tial mi ridis

Anna Mocarska Do, eble estas mia landa esprimo, ni ankaŭ diras "dum"

Mariano Alipi Nay Fen, mi parolis al Nubo, haha. Mi komprenis vian ŝercon! Mi ridetis ja.

Nay Fen aha bone, mi komprenas :)

La hodiaŭa demando: kiu estas la plej bela landa flago?

Mi pensas ke ĝi estis la flago de Moresnet neŭtrala, eta aŭtonoma regiono kiu estis proponita esti la unua esperanta lando en la mondo en la komenco de la 20 jarcento.

Johannes Genberg La mia estas la flago de Kalmukio, eta budhista respubliko en la Rusia federacio.

Korjo Moulder La fina ĉina dinastio, ĝis 1912.

miguelángel bueno Ĥe!, ĥe,ĥe...!

Nicanor Martínez Interese, mi ne konis, la unua flagon.

Ne forgesu uzi nian forumon por diskuti pri ion ajn! ⛅

https://nubo.re/forum/categories

Hodiaŭ estas la Internacia tago de virinoj. Ni volas gratuli nin por la venkoj de virinaj rajtoj, bedaŭri por la malvenkoj kaj kunlabori por egaleca mondo!

Anna Mocarska Mi festas hodiaŭ 😊

Pascal Blondiau Fakte, temas pri la tago de la RAJTOJ de la virinoj... Eta (sed signifoplena) malsameco...

Anna Mocarska En Pollando ni simple festas nian virinecon eĉ ne pensante pri rajtoj de la virinoj, ni ricevas de niaj viroj donacetojn kaj en laborejo ni ricevas bondezirojn kaj florojn kaj de niaj amikoj multajn bondezirojn. En tiu ĉi tago ni ordinare ĝojas, ke ni estas virinoj 😉

Juliette Cavelan Restas multe da farota laboro por obteni rajtegalecon inter virinoj kaj viroj en ĉiuj landoj.

Anna Mocarska En Pollando pri tiu ĉi temo ni ne devas plendi, feliĉe estas bone !

Pro eraro de la komponanto kiu suprenigas popularajn afiŝojn, mi decidis ĉesi uzi ĝin nuntempe kaj vidas se estus pli bone uzi ĝin aŭ ne.

César DSoares Mi persone ne aprobas tian tipon de "komparo". Facebook estas tre utila por mi malgraŭ kelkaj negativaĵoj tiel ordinaraj en sociaj retoj.

Juliette Cavelan Oni povas uzi samtempe Facebook-on kaj Nubo-n. La bildo estas nur amuza inter ni. 😉

Johannes Genberg @Juliette. Prave! Mi ne vere malamas Fejsbukon. Mi ŝatas ŝerci. Sed tamen mi vere pensas ke Fejsbuko estas plenaj de kvereloj. Kaj reklamoj. Ne forgesu la reklamojn!

Juliette Cavelan Facebook estas socia reto sen kriblilo mi pensas ke Nubo estas interesa eksperimento por sociologiisto ĉar ĉi tiu tute nova reto uzas la filtrilon Esperanto.

Raúl García Jes, pro tiu filtrilo gxi estas plena de la plej strangaj stranguloj haha.