La hodiaŭa demando: kio estu la nomo de mia kato?

Juha Metsäkallas Momente, ne estas eraro. La kato aspektas kiel nubo.

Juha Metsäkallas aŭ ŝafo 😁

Emmanuel Wald Emmanuel.

Edwin Alexander Sánchez León Nubeto aŭ Nucjo aŭ nunjo

Nubo Nubumas
disdonis afiŝon

NI ESTAS LA ASOCIO SOLIDARECO BONA VOLO de Goma ni enkadrigas orfojn infanoj viktimoj de ripetoj militoj en nia regiono.
Kiel helpi nin?
SOLIDARECO BONA VOLO.
Ni subtenas ĉi tiujn orfajn infanojn viktimojn de militoj registrante ilin en la diversaj lernejoj de la loko. Ni subtenas ĉiun jaron lernejaj kotizoj kaj instruistaj gratifikoj (ekde 1990 la konga ŝtato pagas nur duonon de la salajroj de instruistoj, la gepatroj zorgas pri la alia duono). Ni pagas uniformojn kaj lernejojn. La infanoj estas en gastigantaj familioj kaj la asocio provizas manĝon, kuracadon kaj aliajn.
Kun la subteno de kelkaj esperantistaj amikoj ni sukcesas pagi la elspezojn de + $ 11.000 ĉiun lernejan jaron, sed ĉi tiu lerneja jaro ni ne povas pagi la lernejajn kotizojn de la pasinta trimestro. pli alta ĝis almenaŭ 3,235 USD.
Ĉi tiu, kiu povos viziti nian retejon, kiu enhavas niajn koordinatojn. http://www.solidarecobonavolo.com

Kiel vi festas Paskon (se vi festas ĝin)?

Anna Mocarska Mi estas feliĉa, ke mi loĝas en Pollando kaj ni havas veran Paskon kiun ni povas travivi ankaŭ spirite.

yanpetro kavlan @Anna, Mi komprenas vian feliĉon.

Johannes Genberg Tradicioj ne estas malbona afero 😊

Johannes Genberg Jen nia paska vespermanĝo.

Nestor MASANDI Gxi efektive iris bone. gxis estis bungusta cxu ne?

Ne forgesu ke nur geamikoj povas vidi viajn afiŝojn en la novaĵlisto. Se vi volas geamikojn, mi rekomendas ke vi uzu la serĉilon, legu la forumon kaj membriĝu al grupoj. Kaj poste petu amikecon!

Mi volas anonci pri nia nova teamano de Nubo: BAPTISTE FEHRENBACH
Bonvenon al nia komunumo! Mi esperas ke pere de via kontribuaĵoj ni povas fari Nubon pli kaj pli bona retejo por la tuta Esperantujo!
https://nubo.re/forum/topic/1018/la-administrantoj-de-nubore

Baptiste Fehrenbach Dankon :D

La hodiaŭa demando: kio estas via plej ŝatata pentraĵo?

yanpetro kavlan @Johano Teobaldo se vi ŝatas la pentron de Odilo Redon vi verŝajne estimas la pentron de alia simbolisto : https://www.pinterest.fr/jeanpierre0481/gustave-moreau/

Ilana Tetereva Mi ne tre interesiĝas pri pentrarto kaj malofte pensas pri pentraĵon tiam, kiam mi ilin ne vidas, do plej ŝatatan pentraĵon mi ne havas, sed ial rememoris tiun - https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/8/83/Jan_Vermeer_-_Girl_Reading_a_Letter_at_an_Open_Window.JPG - post la demando. Ĝi estis en bildkartaro, trarigardi kiun plaĉis al mi infanaĝe, kaj mi memoras tiun strangan senton - vidi tapiŝon en bildo, kiu ŝajnas pli reala, ol tapiŝo en mia propra ĉambro xD

yanpetro kavlan @Ilana Tetereva Eble vi estas pli sentema al la pentro ol vi mem kredas…? Vermeer estas pentristo inter la plej grandaj.

Ilana Tetereva @yanpetro kavlan Nu, ĉiuj tiel nomitaj kulturaj homoj konas nomojn de iuj grandaj pentristoj (kaj verkistoj, kaj komponistoj ktp) - sed ne ĉiuj vere komprenas, kial tiuj estas grandaj <_<

yanpetro kavlan @Ilana Tetereva Via rimarko estas ege trafa. Efektive multaj personoj pensas ke pentristo estas granda kiam liaj verkoj multekostas. Ili konfuzas inter la famo, la kurzo kaj la talento. Mi opinias ke nur la talento faras la grandecon. Kompreneble nenia mezurilo permesas mezuri la talenton do ĝi restas afero tute subjektiva. Via rimarko valoras pri ĉia ajn arto.

Mi volas danki Paulo Cesar Pires por lia donaco por nia retejo. Dankon! 😃

https://nubo.re/forum/topic/151/niaj-sponsoroj

La hodiaŭa demando: kio estas la plej malofta vorto kiun vi scias?

Juliette Cavelan Mi memoras nur pri oftaj vortoj kaj forgesante la aliajn mi ne povas trovi la plej maloftan… 😃

Pascal Vilain Malofta vorto eble ne por aliuloj, sed almenaŭ por mi : mi ne kutimas uzi la verbon "setli".

Júlio César Pedrosa Tohuvabohuo.

Raúl García hahaha, mi... ne memoras ĝuste nun.

Raúl García hahaha, mi... ne memoras ĝuste nun.

Ĉu vi vidis la nombrojn kiu estas sur via profila paĝo? Kio estas tio? Tio estas mono, nome nubaj spesoj (NS)! Kaj vi ricevos NS kiam vi skribas, komentas, ŝatas kaj afiŝas en Nubo.

Do, kiel vi uzas la monon?

Kiam vi atingas 1000 NS, vi ricevos donacon! Kaj same je 5000 kaj 10000 NS! Do, kiam vi atingas tiome, sendu al mi mesaĝon. Ĉi tiu kampanjo daŭras ĝis kiam mi ne povas pagi la donacojn plu 😄

(Kompreneble spamo ne estas akceptata)

Anna Mocarska Ho, mi havas preskaŭ duono 😁. Ĉu vi kalkulos kiam iu afiŝos nur en Esperanto ? La statuto diras, ke ni devas uzadi nur Esperanton....kaj ne ĉiam estas tiel... 😐

Nubo Nubumas Ne, ĝi estas aŭtomata.

Nubo Nubumas Se krokodilado ne estas tro ofte mi ne volas esti rigida. Sed jes, ni devu ĉiam paroli esperante 😊

Dmitrij DOCENKO Cxu nubo.re havas sercxilon de membroj per nomo, lando, urbo, agxo, ktp.?

Nubo Nubumas @Dmitrij. Nor nome kaj profesie. Rigardu la menuon maldekstre. Sed vi ankaŭ povas serĉi geamikojn en grupoj kaj forumaj fadenoj 😊