Iu skribis pri mi!

https://priioajn.wordpress.com/2019/06/07/nubo-re/

Chloe Everhart Tio ĉi estas kiel mi trovis ĝin. Mi dankemas.

En mia nova hejmo 😎

Gabriel Erixon Belege!

yanpetro kavlan Ĉu estas altaro en nova preĝejeto de nova religio ? 😄

Nubo Nubumas Jes, nubumaranismo! 😎

Verda Stelo Kion fari?

Diru ŝercon kiun nur esperantistoj komprenas.

Pere Fornells Kial ĝirafo neniam estas sola? Ĉar ĝi havas kolegon

Jason Mey Mi volis esti kontraŭgrandegvortfaradisto, sed mi ne ŝatis la nomon.

Ferenc Harnyos La junaj geedzoj kverelas hejme, kaj poste dum la aŭtoveturado ili ambaŭ obstine silentas. Subite ili ekvidas azenojn, kaj la edzo diras moke: - Ĉu viaj parencoj? La edzino: - Jes, boparencoj.

Juliette Cavelan Kiam ci antaŭen iras ci mortas. Kiam ci malantaŭen iras ci mortas. Do kial ci ne antaŭen irus ?

Mi rehejmis!

Lode Van de Velde hura! mi esperas ke plaĉis!

Nubo Nubumas Ankoraŭ estas laboro de nia nova apartamento, sed nun mi havas iom da tempo por ĉi tiu retejo!

La hodiaŭa demando: kiajn pordojn esperanto malfermis por vi?
(Dankon al Gabriel Erixon por la sugesto de la demando)

Verda Stelo Esperanto malfermis la pordon al la Espero. Estis ege agrable ekscii pri aliaj revuloj, kiuj kredas kaj kreas pli bonan mondon.

Konsta Montsupro Mi ĉiam interesiĝis pri strangaj aferoj. Kaj Esperanto estas iom stranga afero. Per ĝi mi maltimas esti kio mi estas, strangulo 😀

Anna Mocarska Por ekkoni multajn diversajn treege interesajn homojn, kiuj poparte fariĝis miaj geamikoj kaj por pli multe vojaĝi al aliaj landoj, ĉio danke al Esperanto. ❤

Lars Sözüer Esperanto ebligis al mia edzino kaj mi eduki niajn infanojn dulingve.

Linus Ganman Litovion kaj Latvion. En iu senco mi uzis Esperanton ankaŭ en Estonio antaŭ ol mi plibonigis mian estonan, kaj Esperanto helpis min pli bone kompreni la gramatikon de la estona.

Pro translokiĝo post du semajnoj mi ne povas esti tiel aktiva kiel kutime, sed ne maltrankviliĝu! La retejo estas aktiva dank al niaj uzantoj! Mi volas diri dankon al ĉiuj kiuj uzas Nubo ĉiutage! 😊

Lode Van de Velde sukceson!

Anna Mocarska Tamen, sen via instigo homoj ne volas paroli , komenti ... evidente mankas vi ..

Lode Van de Velde jes, vi tre mankas!! :D

La hodiaŭa demando: per kio vi studis esperanton?

Emmanuel Wald @Ilana: tiel vi samtempe plibonigis vian scion de la angla: estas bona metodo!

Ilana Tetereva Nu, mi lernis la anglan dum pli ol dudek jaroj; se mi ankoraŭ ne scias, kiel uzi artikolojn kaj prepoziciojn, tio estas nehelpebla XD

Juha Metsäkallas Ankaŭ mi ne scias kiel uzi artikolojn kaj prepoziciojn en la angla, kvankam mi lernis ĝin antaŭ pli ol tridek jaroj – kaj praktike ĉiu tage minimume legas ion angle. Mi eĉ dirus, ke la angla kiel instruista lingvo en Duolingo ne nur estas nehelpebla sed malhelpebla. Ĉi tial "La Teorio de Nakamura" en Lernu estas pli bona.

Antonĉjo Šarengaća Mi lernis ĝin en trinkejo, parolante kun aliaj E-istoj.

Juha Metsäkallas Kiu pagis? Tiu, ke parolis pli malbone? Mi supozas, ke tiam oni lernas tre rapide.

Mi volas danki la anonima donacinto por ŝlia donaco por nia retejo. Dankon! 😁
https://nubo.re/forum/topic/151/niaj-sponsoroj

Edwin Alexander Sánchez León Tre bone.