Kiuj el ĉi tie alvenas al la 104-a UK?
http://www.esperanto.fi/uk2019/

Nestor MASANDI Mi sxatas! Gratulon!

De kie mi trovas vortojn por Esperantlingvaj kantoj? Ekz. mi aliĝis kiel subtenulo de Vinilkosmo kaj nun mi povas aŭskulti kantojn en music.divercities.eu, sed kie estas vortoj.

Emmanuel Wald Ĉu vi konas la Kantarvikion? http://kantaro.ikso.net/

Juha Metsäkallas Ne, mi ne konis. Oh, ĝi havas liston de esperantlingvaj karaokekantoj 🎤 😃

Ĉu en via lando oni fieras valpurgon venontsemajne? En Finnlando kaj Svedio oni fieras.

Emmanuel Wald En Francio, tute ne.

Juha Metsäkallas Valpurgo estas grava printempa festo – la vintro fine estas pasita. Oni fieras valpurgon dum la antaŭtago de la unua de majo kaj la tago mem. La universitataj kaj politeknikaj studentoj fieras dum la antaŭtago, estas karnevalo. Dum la valpurga tago fieras laboristoj la internacian tagon de laboristoj. Preskaŭ ĉiuj politikaj partioj aranĝas subĉielajn eventojn. La livaj partioj aranĝas marŝojn, sed antaŭ multaj jaroj la plej grandaj marŝoj estas marŝoj por Jesuo.

Kion signifas "konfirmita profilo"?

Johannes Genberg Ke vi vere ekzistas 😛

Johannes Genberg Ne, ke vi estas konfirmita esti vera persono de iu administranto kaj ne malvera konto.

Juha Metsäkallas Kiuj estas nekonfirmitaj? Ĉu ili kaŭzis problemojn? 😁

Juha Metsäkallas
disdonis afiŝon

UEA publikigis Eventan servon, kiu celas konigi deiversajn esperantajn eventojn. Bone! Sed mi scivolas du aferojn. La unua estas, kial oni elektis nur Fejsbukon kiel ensalutan servon. Certe maljunaj personoj ankoraŭ uzas Fejsbukon, sed miascie junaj ne plu. Due kiel oni planas fari la servon uzata? Kiel allogi organizantojn publigi siajn eventojn en la servo?

Johannes Genberg Kaj ni havas similan sistemon en Nubo. Sed ni devas plibonigi ĝin.

Juha Metsäkallas Jes mi scias. Laŭ mi ambaŭ estas teknike sufice bonaj, sed la vera problemo estas kiel allogi tiom da multe da homoj unuflanke publikigi aliflanke serĉi eventojn, por ke la servo estas sukceso.

Johannes Genberg Prave. Nubo havas saman problemon. Ni bezonas multe da homoj por sukcesi, kaj por sukcesi ni bezonas multe da homoj 😬

Ĉu neĝoŝtormo trafis Stokholmon pasintanokte?

Johannes Genberg Jes. Blovis multe. Lastatempe estas multe da ŝtormoj, ĉu ne?

Juha Metsäkallas
sanĝis sian profilan bildon.

Juha Metsäkallas Mi estas komence memlernanta esperantisto el Finnlando, sed poste mi partoprenis kelkajn lokajn kursojn kaj du somerokursojn kun eksterlandaj instruistoj. Profesie mi estas komputilisto, specialiĝita en subtenado de serviloj. Mi ankaŭ estas la administranto de la finna esperanta babilejo en la adreso https://finnababilejo.fi.