MDR!

Voja arto proksime de la trajnarejo

Mi ĵus aĉetis aŭton! Laŭ la vendisto tiu estas la plej nova modelo 😊

La venkinta kontribuaĵo de la komputila festo Edison en Stokholmo, Svedio. Estas nur 4 kilobajtoj granda!

María Fernández Ĉu estas komputilo musiko?

Lastatempe mi ne havis nek tempon nek energion por nubumi. Pro tio, mi estis tiel honta ke mi ne eĉ povis ensaluti. Mi scias ke mi havas grandan respondecon por ĉi tiu retejo, kaj mi ne volis rememori min mem ke mi ne honoras tiun respondecon lastatempe. Mi estas laca, korpe kaj mense. La translokiĝo estis tre laborema. Miaj du filoj postulas atendon ĉiam. Mi devas labori kiel ĉiam. Sed mi samtempe volas nubumi, legi ĉiujn, amikiĝi, plibonigi la retejon kaj mian esperanton. Mi ne volas ĉesi, aŭ igi aliulojn ĉesi pro mia malaktiveco.

Hodiaŭ estas mia unua kaj mia lasta libertempo somera. Mi festas ĝin per partopreni en festo por uzantoj de malnovaj komputiloj. Ekde morgaŭ la normala vivo revenos. Kaj mi esperas ke poste mi povas fari mian respondecon kiel ende! 🙂

Lars Sözüer Pripensu, kiuj taskoj estas delegeblaj, kaj entuziasmigu aliajn pri plenumado de tiuj taskoj.

Johannes Genberg Vi pravas. Nun ni havas novan, kapablan retejestro. Sed mi devus pliinteresigi aliuloj por nia retejo pli.

yanpetro kavlan Jes la ŝlosilo de la sukceso estas la delegitado. Ni esperantistoj estas tro individuemaj, ni volas ĉion fari mem sed individueco estas tre limigita…

Ĉu vi scias pri la vidludo/vidromano Koto no ha Amrilato? Ekde hieraŭ mi ludas ĝin kaj ĝi estas interesa.

Rin subite kaj senkonscie translokiĝis en stranga mondo, en kiu la ĉielo estas ĉiam rozkolora kaj ĉiuj parolas la strangan lingvon juliamo, preskaŭ same al esperanto. Rin devas lerni tiun lingvon por vivi en ĉi tiu stranga mondo.

Vi povas aĉeti la ludon per GOG, Android, iOS aŭ Steam (estas en la angla aŭ la japana).

Legu pli: https://eo.wikipedia.org/wiki/Kotonoha_Amrilato

https://store.steampowered.com/app/1044490/The_Expression_Amrilato/

Juha Metsäkallas Ekzistas du ludoj en la serio: Koto no ha Amrilato (2017) kaj Itsuka no Memoraĵo (2019). Oni diskutis (en la angla) pri la lastmenciita ludo en Lernu.net, kaj mi jam komentis la ludon: https://lernu.net/eo/forumo/temo/26961

Johannes Genberg Ĉu Itsuka no memoraĵo ekzistas en Steam?

Morgaŭ estas mia 40-jara naskiĝtago. Mi festis ĝin hodiaŭ sole viziti la ekspozicio "La ora epoko de la arto de Danio" en Nacia muzeo.

Mi ne ŝatas modernan arton. Mi pensas ke ĝi plejparte estas malprofunda, konfuza kaj antaŭdecidite senvalora. Mi preferas klasikan arton, sed en situacioj de ĉiutaga vivo kaj aĵoj de ordinaraj homoj. Do mi pensis ke ĉi tiu epoko estas multe pli interesa ol ĉiu kiu Svedio kreis, ĉiam. Estas "socia realismo" sen socialismo. Estis tre bona tago ĝis nun 😊

Anna Mocarska Ĉion plej bonan !

Robert Smeds Mi gratulas al vi, kara kolego! Cxion bonan mi deziras al vi kaj fartu bonege! 😊

Johannes Genberg Dankon ĉiuj! Mi havis bonan tagon kun mia familio 😊

Herman Dekeŭnink Ĉion bonan al vi okaze de via naskiĝdatreveno !

María Fernández feliĉan naskiĝtagon

Jen la sunfloro kiun mia 4-jara filo Leo plantis 🙂

Johannes Genberg
disdonis afiŝon