Laborado en la hejmservo dum la somero eble aspektas kiel puno, sed mi fakte ĝuas ĝin. Dum la belaj someraj tagoj mi promenas tra la belega urbo kiu estas plena da feliĉaj homoj. Kial plendi?

María Fernández Vi ŝatas flegisti. Ankaŭ al min . Mi ŝatas flegisti .

Arĝenta cielo ekster. La pluvo venas kaj foriras. Mi trinkas nigran kafon kaj legas inter blankaj paĝoj pri aferoj nevideblaj al la homaj okuloj. Kian koloron havas muziko?
La sentoj ĉu ili havas kolorojn?
Mia cerebro diras al mi ke koloroj nur estas la rezulto de procesoj en mia kapo. Sed mia koro imagas ke la koloroj ekzistas ĉie en nia mondo eĉ se vi ne vidas ilin per nia okuloj, eĉ se cerebro ne ĉeestas por procesi/krei ilin. 🌈

Johannes Genberg Koloroj ne havas sonon kaj sonoj ne havas koloron. Estas apartaj beloj.

Hieraŭ miaj filinoj kaj mi rigardis la filmon Pachamama en Netflix. Estas simpla historio pri knabeto kaj knabetino kaj ilia aventuro en la epoko de Inkaoj en Sudameriko. La artstilo forblovis mian cerebron. Tre belega filmo.

Johannes Genberg Estas bela bildstilo.

Raúl García Bele! Mi kontrolos ĉu ĝi estas spektebla ĉe mi. DankoN!

Hieraŭ mia familio iris al Haparando/Torneo kaj ludis laboratoriaj ratoj en IKEA. Multe okazis sed bonŝance ni pluvivis. 😥

Johannes Genberg Vi neniam povas eliri malaĉetante!

Hejme denove, morgaŭ mi laboros plu. La vivo estas bona kaj mi kontentas kun ĉio en ĉi tiu momento. 😊

Lode Van de Velde Zen!

Colin Jacobs Mi laboras hejme hodiaŭ, do mi kontentas ankaŭ. Sed mi ne estas tiel Zen kiel vi!

Mi festis la somermezon en la dometo. La unua tago la vetero estis bonega, la suno brilis kaj ni povis naĝi en la maro. La dua tago ŝtormo alvenis kun tondro kaj fortaj ventoj kiuj blovis rekte de la maro ĝis la dometo. La fulmoj kaj la bruoj de la tondro estis tre fortaj, mi sentis min kiel eta insekto inter dancantaj dioj kiam mi iris ekster por pisi. 💨 🤸

Juha Metsäkallas Sonas kiel tipa sveda/finna mezsomera vetero.

La lasta tago de la unua laborsemajno. Estas tre varma ekstere (+25°C). Post la laboro mi aĉetis malvarman kafon kon lakto.

Johannes Genberg Fuŝkafo estas la plej bongusta kafo! 😀

Peter Sheehy tiu kafo aspektas bongustega!

La unua tago de laboro. Ĉi tiu estas la alia flanko de studado. Oni devas labori dum la someraj monatoj :/

Finfine mi havas iom da libertempo, sep tagoj sen laboro aŭ studoj. Kia beno!

Johannes Genberg Ankaŭ mi volas libertempon! Sed estas ankoraŭ tro da laboro de translokiĝo...

Merkredo, matene mi ne havis kafon. Mi prenis la biciklon kaj iris tra la malseka urbon al la superbazaro. Tie mi aĉetis kafon kaj kelkajn aliajn necesaĵojn. Dum la veturo hejmen, mi subite vidis du homojn sur la strato kaj unu senmovan aŭton. Unu viro kuŝis sur la malseka asfalto kaj la alia staris fleksita super. Unue mi kredis ke la aŭto koliziis kun la viro sur la strato. Mi proksimiĝis ilin, kaj demandis kio okazis. La staranta viro rakontis ke li tra la fenestro de sia aŭto vidis kiel la biciklisto subite falis kaj surteriĝi brutale. La vizaĝo de la kuŝanta biciklisto estis kovrita da sango, la nazo aspektis rompita kaj liaj okulvitroj estis detruitaj. Li agis kiel li estis konfuzita kaj li ne respondis al niaj demandoj. Ni helpis lin sidiĝi. Lia unua respondo estis ke li vere ne falis. Verŝajne li ne memoris la akcidenton. Juna viro kiu ankaŭ proksimiĝis kun mi nun prenis siajn poŝtelefonon kaj telefonis ambulancon. La vundita biciklisto diris kolere ke li ne bezonas helpon aŭ ambulancon spite la sango kaj la rompita nazo. Li ne povis stariĝi, sed li komencis rampi al sia biciklo kun la intenco ke uzi ĝin. Du aliaj viroj venis kaj kune ni obstrukcis la vunditan bicikliston per brakumoj kaj argumentoj, finfine la ambulanco alvenis kaj prenis lin.

Nestor MASANDI Ago de karitato! ke Dio benu vin. 🙋

Lode Van de Velde ai ai ai obstinulo! supozeble ne abstinulo :D