Merkrede, mi perdis miajn identigajn paperojn. Sen ili, mi ne povos voĉdoni dimanĉe, kaj tion mi ege bedaŭras.

yanpetro kavlan Ĉu perdo aŭ ŝtelo ?

Johannes Genberg Ne maltrankviliĝu. Mi voĉdonis anstataŭ vi!

yanpetro kavlan Mi ankaŭ voĉdonis (konfide: por la listo EDE).

Emmanuel Wald @yanpetro : Perdis, kaj fakte retrovis iom poste. Simple, mi ne povis voĉdoni.

Emmanuel Wald @Johannes: Dankon ^^.

Emmanuel Wald
disdonis afiŝon

yanpetro kavlan 😉

Se la membroj de Nubo.re elektus la deputitojn de la Eŭropa Parlamento, kiu venkus? Por scii, respondu al tiu opinisondo! https://framaforms.org/europaj-elektoj-1558341459

Ne hezitu diskonigi tiun opinisondon al viaj geamikoj, por ke kiel eble plej multe da Nubumistoj respondu, ĉu civitanoj de Eŭropa Unio, ĉu ne!

Juha Metsäkallas Mi ne scias, kiel estas en via loko, sed ĉi tie la lokaj partioj ne tre reklamas, de kiu EŬ-partio ili estas parto aŭ aliĝas al. Certe oni scias, kiam temas pri la du plej grandaj grupoj. La loka socialdemokratoj aliĝas al PES kaj la konservatismaj al EPP. Sed kiel estas kun aliaj, ne plu estas certa afero por multaj voĉdonantoj. Alia afero estas, ke kelkaj partioj aŭ grupoj en via listo ne havas kandidatoj en ĉiuj landoj. Ekz. EDE ne havas kandidatoj en mia lando. Aŭ kio estas DiEM25? Mi neniam aŭdis pri tio.

Emmanuel Wald Ja estis malfacile fari tiun opinisondon, ekzakte pro la faktoj, kiujn vi citas. En la unua demando, oni serĉu al kiu grupo aliĝas la partio por kiu oni voĉdonos, kaj por la dua, oni eĉ povas citi listojn kiuj ne ĉeestas en sia lando.

Emmanuel Wald DiEM25 estas la movado de Yánis Varoufákis. Ĝi estas konata ankaŭ kiel "Eŭropa Printempo". https://eo.wikipedia.org/wiki/DiEM25

Juha Metsäkallas Ankaŭ la nomo "Eŭropa Printempo" signifas nenion al mi. La lokaj kampanoj temas pri klimatoŝanĝo, enmigrado, kiel kelkaj landoj ne observas komunaj valoroj k.t.p., do sam-EŬ-aj temoj, sed strikte de loka perspektivo. Ekz. ĉu oni povas limigi aŭtomobilismon en lando kun longaj distancoj sed malmulte da homoj? La kerna punkto estas kiel haltigi ekstremnaciistoj.

Emmanuel Wald
sanĝis sian profilan bildon.

Emmanuel Wald Se vi amikiĝas kun mi, jen pri kio vi probable legos!

Mi ŝanĝis la kovrilbildon de la grupo "Politiko", kiun mi estras ( https://nubo.re/group/222/ ). Ne hezitu aliĝi al ĝi por diskuti pri la diversegaj temoj kiuj rilatas al la politiko! Ĝis nun, la etoso estas respektoplena, kaj mi provos fari ĉion, por ke ĝi restos tiel.

Do, kia ajn estas viaj opinioj (krom rasismaj kaj similaj), partoprenu la diskuton!

Emmanuel Wald
disdonis afiŝon

Juha Metsäkallas Laŭ la stilo de "Ni vin skuos" (https://www.youtube.com/watch?v=6EmjLwx83ac).

Emmanuel Wald 🤣

MI SUKCESIS LA UNUAN PARTON DE MIA KONKURSO!!!!!!!!!!

Emmanuel Wald Kaj nun mi timegas

Lode Van de Velde Kiu konkurso??

Emmanuel Wald Por iĝi instruisto pri historio kaj geografio.

Lode Van de Velde Bone, sukceson!!

Emmanuel Wald Dankon!