Kondiĉoj de uzado

KONDIĈOJ DE UZADO

A. Pri
Nubo (aŭ Nubo.re) estas nekomerca, hobia interkona retejo por esperantistoj.

B. Konto
Oni rajtas registri nur unu konton. Ĉiuj kampoj devas esti enskribita kun ĝustaj informoj. Ni ne permesas anonimajn aŭ fikciitajn kontojn.

  1. Tiu, kiu malobeas la supran regulon ricevos averton se la malobeo estas malgrava.
  2. Tiu, kiu grave malobeas la supran regulon estos punita per la forigo de sia konto kaj malpermesas krei novan.

C. Aĝo
Vi devas esti almenaŭ 13 jaraĝa, aŭ havas la permeson de viaj gepatroj por membriĝi.

  1. Tiu, kiu malobeas la supran regulon estos punita per la forigo de sia konto kaj malpermesas krei novan antaŭ ol li aŭ ŝi fariĝas 13 jaraĝa.

Ĉ. Kondutado
Ni ne permesas troladojn, tiranadojn, diskriminaciadojn, altrudadojn aŭ aliajn malbontraktadojn de membroj. Traktu aliulojn kiel vi mem volas esti traktata. Respektu ke aliuloj povas havi aliajn opiniojn, valorjuĝojn kaj vivmanierojn ol vi. La reguloj estas samaj por ĉiuj. Ĉiuj enskriboj kiuj estas malobeataj de ĉi tiu regulo estos redaktitaj aŭ forigitaj.

  1. Troli: skribi aŭ paroli provoke por nur kolerigi aliulojn.
  2. Tirani: skribi aŭ paroli ion por malbonsentigi iun.
  3. Diskriminacii: trakti iun malbone, ne baze de la meritoj aŭ la personeco de individuo, sed baze de antaŭjuĝoj oni havas pri la grupo la individuo apartenas al. Inkluzive, sed ne limigita al; sekso, seksa orientiĝo, aĝo, etno, seksa idento, religio aŭ politika koloro.
  4. Altruadi: proponi amajn aŭ seksajn agojn al iu kiu ne volas ĝin. Nubo.re ne estas retejo por trovi amon, do uzi taŭgajn forumojn aŭ grupojn en Nubo.re por tiajn agojn.
  5. Alia malbontrakti: alia malboniga traktado kiu ne estas inkluzivata en C1, C2, C3 aŭ C4.
  6. Je la unua grava malbonkonduko oni ricevas privatan averton.
  7. Je la dua grava malbonkonduko oni ricevas publikan averton.
  8. Je la tria grava malbonkonduko oni estas punita per la forigo de sia konto kaj malpermesas krei novan.
  9. En la okazo ke ne estas klare se oni estas ricevanto laŭ la punktoj C1, C2, C3, C4 aŭ C5 ni kutime malkondamnas la akuzatan personon.
  10. Nudaĵo ne estas malpermesata, se ĝi ne estas ofenda aŭ seksa. Permesataj aĵoj estas ekzemple bildoj de mamnutradoj, pentraĵoj kaj nudaj banantoj. Montri mamojn kiel politika ago estas kutime permesata. Malpermesataj aĵoj estas ekzemple bildoj de koitoj aŭ bildoj sur kiuj oni montras sian seksorganon. En malcertaj okazoj ni kutime forigas la aĵon.
  11. Bildoj kaj filmoj de perfortaĵoj aŭ perfortvundoj estas kutime malpermesataj. Inkluzive, sed ne limigita al; memmortigscenoj, militscenoj, eksplicitaj imagaĵoj, scenoj de gravaj akcidentoj ktp.
  12. La administrantoj de Nubo.re ne responsas pri la skribaĵoj, disdonaĵoj kaj alŝutaĵoj de niaj membroj. La respondecoj estas sole kun la membroj.
  13. La administrantoj de Nubo.re havas respondecon tiel rapide kiel eble kontroli kaj trakti raportitajn aĵojn kiuj malobeas niajn regulojn aŭ la leĝojn kiuj ampleksas Nubo.re.
  14. Aferoj kiuj rompas iun leĝon estas ŝparata kaj estos transdonataj al taŭga policaŭtoritato.

D. Lingvo
Skribu nur en esperanto. Ne krokodilu!

  1. Nur komencantoj esceptas ĉi tiun regulon. Ili rajtas demandi taŭgan demandojn en aliaj lingvoj en forumoj kaj grupoj por ili.
  2. Se oni malobeas regulon Ĉ oni ricevos privatan averton kaj la aĵo estos forigita.

E. Lingvouzado
Skribu bonorde kaj belaspekte.

  1. Bonorde kaj belaspekte: estas, ekzemple, ke ne skribi longajn, nekoherajn tekstojn, ne uzi tro grandajn kaj tro multajn bildojn aŭ ne skribi per nur grandaj literoj.
  2. Memoru ke iuj membroj estas junaj. Malbenoj kaj seksemaj paroladoj ne estas malpermesataj, sed ne uzu sennecesajn malagrablajn lingvouzadojn.
  3. Se oni grave malobeas la regulojn D1 kaj D2 la aĵo estos forigita kaj oni ricevos privatan averton.

F. Disdonoj de aĵoj
Oni malpermesas afiŝi kaj disdoni trudaĵojn, oferti seksajn servicojn aŭ objektojn, reklami pri malrilataj servicoj aŭ objektoj, afiŝi kaj enskribi sensencajn aĵojn aŭ reafiŝi kaj reenskribi samajn aŭ similajn aĵojn, disdoni kopirajtaĵojn, kaj disdoni "malpravajn novaĵojn" aŭ aliajn aĵojn kiuj havas celon krei konfliktojn aŭ pliprofundigi jam ekzistajn konfliktojn. Ĉiuj aĵoj kiuj malobeas ĉi tiujn regulojn estos redaktita aŭ forigita.

  1. Trudaĵo: sensencaj aŭ reklamaj aĵoj.
  2. Seksaj servicoj aŭ objektoj: seksaj ofertoj por kompensoj.
  3. Reklami pri malrilataj servicoj aŭ objektoj: reklamoj kiuj ne estas rilata de la enhavo de Nubo.re, inkluzive niaj aprobitaj komercaj kaj nekomercaj membroj.
  4. Afiŝi kaj enskribi sensencajn aĵojn aŭ reafiŝi kaj reenskribi samajn aŭ similajn aĵojn: aĵoj iuj estas enskribataj aŭ disdonataj por plimalfaciligi legadon de aliaj afiŝaĵoj kaj malebligi aliulojn montri sian propran afiŝaĵojn. Estas same se oni kreas novajn grupojn aŭ forumfadenojn kiam jam samaj aŭ sufice similaj jam ekzistas.
  5. "Malpravaj novaĵoj": aĵoj kiuj estas evidente malpravaj aŭ plej probable estas malpravaj, kaj estas disdonataj por ŝanĝigi la opiniojn de la legantoj al polemikaj direktoj.
  6. Kopirajtaĵoj: estas aĵoj kiuj estas posedoj de aliuloj kiuj la disdonanto ne rajtas disdoni. La regulo estas sama por aĵoj kiuj kopirajtaj situacioj estas malcertaj.
  7. Aliaj aĵoj kiuj havas celon krei konfliktojn aŭ pliprofundigi jam ekzistajn konfliktojn: aĵoj kiuj ne havas aliajn celojn krom kolerigi homoj kiuj apartenas la grupojn la aĵo atakas.
  8. Je la unua grava malkonduko oni ricevas privatan averton.
  9. Je la dua grava malkonduko oni ricevas publikan averton.
  10. Je la tria grava malkonduko oni estas punita per la forigo de sia konto kaj malpermesas krei novan.
  11. En la okazo ke ne estas klara se oni estas ricevanto laŭ la punktoj E1, E2, E3, E4, E5, E6 aŭ C7 ni kutime malkondamnas la akuzatan personon.

G. Kontrolantoj
Vi rajtas malkonsenti decidon de kontrolanto. En tiu okazo sendi mesaĝon al Nubo Nubumas aŭ sendi retpoŝton al nubo ĉe nubo punkto re kaj klarigi la situacion. Doni al ni ĉiujn necesajn detalojn, inkluzive kiu estas la kontrolanto, kaj ni esploros la aferon.

  1. Kontrolanto: persono kiu havas rajton ke legi la skribaĵojn de aliuloj, redakti kaj forigi ilin. Kontrolanto rajtas fari tiel nur en la okazo io estas reportita aŭ se la kontrolanto estas la estro de forumo aŭ grupo.
  2. Se la afero pri kiu vi malkonsentas estas juĝita kiel justa, la decido estas malrevokebla.
  3. Se la afero pri kiu vi malkonsentas estas juĝita kiel maljusta, vi rajtas ricevi publikan pardonpeton.
  4. Kontrolanto kiu fiuzas sian pozicion per fari:
  • Legi privatan enskribon de aliuloj sen kialo;
  • Arbitre redakti aŭ forigi aĵojn de aliuloj;
  • Arbitre bari membrojn;
  • Ŝtele legi aĵon la skribinto ne volas ke la kontrolanto legi;
  • Ŝteli privatan informon aŭ alimaniere spioni aliajn membrojn;

estos malpromocita al normala membra grado, aŭ en grava okazo estos punita per la forigo de sia konto kaj malpermesas krei novan.

Ĝ. Privateco
Neniu rajtas uzi aĵojn aŭ informojn de ĉi tiu retejo por eksterretejaj celoj, sen la klara aprobo de la individuaj aŭtoroj. Ĉi tiu inkludas disdoni personan informon eksterreteje aŭ kolekti informon por vendi al firmaoj aŭ aliaj organizoj.

  1. Ĉi tiu retejo uzas foje "kuketoj" por plibonigi la uzantsperton. Kuketo estas unika tekstdosiero kiu la retejo sendas al via retumilo. En tiu okazo ni uzas kuketon vi havas elekton ke permesi aŭ malpermesi tion. Se vi malpermeas vi eble havas malpli bonan uzantsperton.
  2. Ĉi tiu retejo ŝparas vian IP-adreson en niaj serviloj. IP-adreso estas adreso kiu diras kiun komputilon parolas kun niaj serviloj, kaj ĝi estas spurebla. Estas tute normala kaj normale ne estas timinda.
  3. Ni ŝparas iom da informoj, sed ne pli ol ni bezonas por la celo de la retejo. Ĝi inkluzivas nomon, retpoŝtadreson, landon, urbon/urbeton kaj sekson. Krome aliaj informoj kiuj la uzanto disdonas laŭvole.
  4. Ni obeas la GDPD-an leĝon de EU, kaj ceterajn ĝeneralajn leĝojn.
  5. Nubo.re kaj ĝiaj administrantoj ne vendas aŭ donas aĵojn al tria partio. Ĉioj kioj estas skribitaj en Nubo.re restas en Nubo.re. Se ĉi tiu regulo ŝanĝas en la estonteco ni presentas ĝin en taŭga loko kaj emfazos la ŝanĝon.
  6. La escepto de la regulo G5 estas se iu policaŭtoritato skribe postulas informojn por kriminala proceso. En tiu okazo ni kunlaboras laŭ la rilata leĝo. Vidu regulon C14.
  7. Neaŭtoritataj organizoj kiuj postulas informojn de membroj estos ignoritaj.
  8. La reklamoj en Nubo.re estas neaŭtomataj, kaj ili ne ŝparas informojn de la vidintoj kaj alklakintoj. Neniu scias ĉu vi vidis reklamojn aŭ alklakis ligiliojn aŭ ne.
  9. En la okazo ni suspektas oni malobeas niajn regulojn, kontrolantoj rajtas vidi kaj redakti aĵojn de aliuloj ili ne kutime rajtas legi, inkluzive privatajn enskribojn. Ĉi tiu estas necesa por certi ke neniuj rompoj de reguloj aŭ leĝoj okazas en nia retejo. Kontrolantoj ne rajtas legi enskribon de aliuloj sen kialo. Vidi regulon F.

H. Kopirajto
Nubo.re kaj ĝia maskoto Nubo Nubumas estas kopirajtita de Nubo.re kaj ĝiaj iniciatintoj. Ne estas permesata uzi la nomon aŭ la maskoton por komercaj celoj sen skribita permesilo. Disdoni estas nur permesata laŭ la principo de "justa uzo".



Tiu, kiu registras sin en Nubo.re havas devon koni kaj obei niajn regulojn, kaj devas scii sian privatecajn rajtojn. Ne scii la regulojn ne estas valida kialo. Se la reguloj ŝanĝiĝas ĝi estos prezentita en taŭga loko de Nubo.re.