• 7 monatoj antaŭe
  • Bonvenon al Nubo.re!

    Post kiam vi legis la bonvenan mesaĝon, petu amikecon al NUBO NUBUMAS por ricevi novaĵojn kaj informojn de nia retejo.


    *** *** ***


    SALUTON!
    image

    Mia nomo estas Nubu Nubumas kaj mi estas la retejestro de ĉi tiu retejo. Se vi havas ian problemon aŭ pripensadojn, ne hezitu sendi al mi mesaĝon aŭ retpoŝton (nubo ĉe nubo punkto re) kaj ni solvos ĝin!

    Nubo estas interkona retejo, kiel Fejsbuko, por esperantistoj kiuj volas uzi esperanton kiel ĉiutaga lingvo.

    Krokodilado ne estas permesata. Ĉiuj devas uzi nur esperanton tiel bone kiel eble. La sola escepto estas komencantoj, kiuj rajtas uzi aliajn lingvojn por demandoj en taŭgaj forumoj aŭ grupoj.


    Ĉiuj membroj devas trakti unu la alian kun respekto kaj afableco. Sendepende de esperantaj niveloj, sendepende de etnoj kaj seksoj kaj sendepende de religioj, politikaj opinioj kaj vivmanieroj de aliuloj. Ni estas ĉiuj malsamaj kaj havas malsamajn bezonojn. Eĉ nubo kiel mi komprenas tion.

    La reguloj de ĉi tiu retejo estas trovata plej sube, en Kondiĉoj de uzado .

    Se vi estas novulo de ĉi tia retejo ni havas uzinstrukcion kie ni instruas ĉiojn (vidu ligilon plej sube). Sed se vi uzas retejon kiel Fejsbuko vi jam povas kompreni kiel uzi Nubo.re.


    Ĉi tie vi povas amikiĝi kun aliuloj, alŝuti fotojn, disdoni ligilojn de aliaj retejoj kiel Jutubo, diskuti en forumoj, krei grupojn kaj membriĝi en ili, alŝuti dosierojn, sendi mesaĝojn, krei kaj partopreni eventojn, videobabili kaj krei paĝojn por firmaoj kaj organizoj.

    Nia retejo estas bazita de "Open Source Social Network" (vidu ligilon plej sube) kaj estas prizorgata de Softlab24 por savi tempon kaj monon. Sed ankoraŭ ekzistas cimoj, kaj ili estas listataj de nia cim-fadeno (vidu la ligilon plej sube). Tie vi povas raporti nekonatajn cimojn kaj problemojn. Ni raportos ilin al Softlab24 por ke ili riparu la misojn.

    Kvankam la retejo estas pli malmultekosta ol, ekzemple, Fejsbuko, ĝi ne estas senpaga, kaj ĝi postulas multe da laborhoroj. Estas nur mi kiu prizorgas Nubo.re kaj mi havas kaj plentempan laboron kaj familion. Tial ni ebligis vin sponsori nin pere de Paypal (vidu ligilon plej sube). Sponsoroj estos honormeciataj, kaj vi eĉ povas reklami ĉi tie (vidu ligilon plej sube). Vi ankaŭ povas donaci iom por diri dankon. Kiom ajn estus bona :)

    Ju pli da mono ni ricevas, des pli ni povos redukti miajn laborhorojn kaj mi povos labori ĉi tie anstataŭe. Eble eblos eĉ dungi iun estontece por plibonigi la retejon.

    La logotipo de Nubo.re estas kreita de Johannes Genberg kaj plejbonigita de Md Sumon Mia (vidu ligilon plej sube). La maskoto de Nubo; Nubo Nubumas estas kreita de Alice Engström (vidu ligion plej sube).

    Dirinte ĉi tion, mi esperas ke vi sentos vin hejme ĉi tie kaj trovos multajn novajn geamikojn!

    Amike, Nubo!

    image

    LIGILOJ

    Nubo Nubumas (amikecpetu por ricevi novaĵojn kaj informojn)

    Foruma fadeno por trovi geamikojn (estas rekomendata)

    Kondiĉoj de uzado

    Kiel uzi Nubo.re

    Open Source Social Network

    Softlab24

    Cifoj kaj prikomentadoj

    Kiel sponsori kaj reklami

    La konto de Fiverr de Md Sumon Mia

    La Instagram de Alice Engström

  • 2 semajnoj antaŭe
  • Respondo

    Saluton ! Mi estas Julia de Francio

  • 1 monato antaŭe
  • Respondo

    Dankon por ĉi tiu projekto.  Mi estis tre feliĉa kiam mi vidas ĝin, kaj ankaŭ mi estas feliĉa.

  • 1 monato antaŭe
  • Respondo

    Gratulon por krei ĉi-tiun podion.

  • 2 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Dankon, mi esploras kaj testas la retejon!

  • 3 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Saluton


  • 3 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Mi salutas vin el Togolando. sukceson al la reto!

  • 3 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Saluton! Mi estas Riĉjo, el Madrido (Hispanio). Mi legis pri tiu retejo, do mi estas ĉi tie kiel scivolemulo. Mi esperas uzi tion pli ol Fejsbuko hehehe

  • 4 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Saluton al ĉiuj el Meksiko!

  • 4 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Saluton el Belgio. Ĵus kreinta mian konton. Mi ĝojas pro la ekzisto de alternativa FB. Espereble ĝi servos por pli ol interŝanĝado de salutmesaĝoj... 

  • 4 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Dezirante al la retpaĝo egan sukceson...