• 7 monatoj antaŭe
  • Kiel uzi Nubo.re

    Se vi kutimas uzi retejojn kiel Fejsbuko vi plejparte jam komprenas kiel uzi Nubo.re. Ni supozas ke vi jam havas bazan komprenon de komputiluzado. Se io konfuzigas vin vi povas demandi pri ĝi sube.


    NOVAĴLISTO

    Ĉi tie vi povas vidi la afiŝojn de viaj geamikoj. Vi ankaŭ povas afiŝi en la kvadraton la plej supre.

    image

    1. Ĉi tie vi povas enskribi. Vi ankaŭ povas enmeti ligilojn al aliaj retejojn, fotoj, Jutubfilmoj ktp. Ili aperos kiel antaŭvidaĵoj poste.

    2. Ĉi tie vi povas aldoni geamikojn kiujn vi volas atenti pri via afiŝo. La afiŝo estos ankaŭ legebla en la novaĵlisto de viaj geamikoj poste.

    3. Ĉi tie vi povas aldoni lokon kiu estas atentinda por via afiŝo (ekzemple kie vi estas).

    4. Ĉi tie vi povas aldoni foton de via komputilo aŭ poŝtelefono ktp.

    5. Ĉi tie vi povas aldoni "ridetulo".

    6. Ĉi tie vi elektas tiujn kiuj povas vidi vian afiŝon: ĉiujn aŭ nur viajn geamikojn.

    7. Alklante "Afiŝi" la afiŝo estos publikigita.

    image

    1. Ĉi tie vi povas redakti vian afiŝon, raporti netaŭgajn enskribojn aŭ enskribon kiu malobeas niajn regulojn aŭ forigi vian afiŝon. Notu ke kiam vi klakas "Forigi" la afiŝo malaperos tuj. Vi ne ricevos demandon ĉu vi certe volas forigi afiŝon aŭ ne.

    2. Movu la musmontrilon ĉi tien por redakti aŭ forigi komenton. Notu ke kiam vi klakas "Forigi" la komento malaperos tuj. Vi ne ricevos demandon se vi certe volas forigi komenton aŭ ne. Vi ne povas raporti komentojn. Bonvolu mesaĝi la afiŝaŭtoron aŭ kontrolanton.

    3. Ĉi tie vi povas komenti pri afiŝo. Alklaku enigklavon por publikigi la komenton.

    4. Ĉi tie vi povas "ŝati" afiŝon aŭ komenton. Alklaku "Ne plu ŝati" se vi ŝanĝis vian opinion.

    5. Ĉi tie vi povas "malŝati" afiŝon aŭ komenton. Alklaku "Ne plu malŝati" se vi ŝanĝis vian opinion.

    6. Alklaku ĉi tie se vi volas disdoni afiŝon per via novaĵlisto.

    7. Ĉi tie vi povas aldoni "ridetulo".

    8. Ĉi tie vi povas aldoni foton en la komentokampon.


    image

    1. Alklaku ĉi tie por montri/malmontri la menuon.

    2. Alklaku ĉi tie por revidi vian novaĵliston.

    3. Ĉi tie vi povas vidi tiujn kiuj volas amikiĝi kun vi.

    4. Ĉi tie vi povas legi novajn mesaĝojn.

    5. Ĉi tie vi povas legi komentojn al viaj afiŝoj, kiuj "puŝetis" vin ktp.

    6. Ĉi tie vi povas atingi vian kontoagordojn kaj elsaluti.


    GEAMIKOJ

    Ĉi tie vi povas vidi viajn geamikojn.


    FOTOJ

    Ĉi tie vi povas vidi viajn alŝutitajn fotojn, alŝuti novajn fotojn kaj krei fotarojn.


    MESAĜOJ

    Ĉi tie vi povas vidi viajn mesaĝojn.


    INVITI GEAMIKOJN

    Ĉi tie vi povas inviti geamikojn retpoŝte por aliĝi al Nubo.re. Se ili ne legis vian retpoŝtmesaĝon, eble ĝi troviĝas en la trudmesaĝujo. En tiu okazo, mesaĝu ilin mem.


    FORUMO

    La forumo estas taŭga por pli longaj tekstoj kaj diskutadoj. La redaktilo estas sama kiel plejmultaj komputilaj verkiloj. Ne kreu novan afiŝon se sama aŭ sufiĉe simila afiŝo jam ekzistas.

    NOTU! Ekzistas cifo en la redaktilo pro kiu plejmultaj funkcioj eraras. Aldoni bildoj funkcias bone, sed uzu nur senstilajn tekstojn. Se vi havas ligilojn, bonvolu enskribi ilin plej sube. La cifo estas enraportita kaj ni esperas ke ĝi estos solvita baldaŭ.


    GRUPOJ

    Grupoj estas taŭgaj por malpli longaj tekstoj kaj humuraj afiŝoj. Ĉi tie vi povas vidi kiuj grupoj ekzistas kaj krei novajn. Grupkreintoj responsas pri la grupmembraj enafiŝadoj. Ne kreu novan grupon se sama aŭ sufiĉe simila grupo jam ekzistas.


    DOSIEROJ

    Ĉi tie vi povas alŝuti dosierojn. Ne alŝutu kopirajtajn dosierojn aŭ dosierojn kiuj estas pli ol 25 megabajtoj grandaj. Se vi volas alŝŭti pli grandajn dosierojn, bonvolu demandi permeson de Nubo Nubumas.


    KOMERCA PAĜO

    Ĉi tie vi povas vidi kaj krei paĝojn por firmaoj, kluboj, organizoj kaj asocioj. Kreintoj responsas pri la enskriboj de ĉiuj.


    EVENTOJ

    Ĉi tie vi povas krei aŭ partopreni esperantajn eventojn. Eventkreintoj responsas pri la enskriboj de ĉiuj.


    SERĈI

    image

    Ĉi tie vi povas serĉi personojn, grupojn aŭ eventojn.


    AMIKLISTO

    image

    Vi povas vidi la amikliston dekstre se via ekrano havas sufice grandan ekrandistingivon. Ĉi tie vi povas vidi viajn geamikojn. Ruĝa ringo signifas ke li aŭ ŝi estas elsalutata, verda signifas la malon. Alklaku la piktogramon por ekbabili. Vi povas ekbabili kun iu kiu ne estas ensalutata.


    SONA/VIDEA ALVOKO

    image

    En via propra paĝo vi povas vidi, se via ekrano havas sufice grandan ekrandistingivon, sub la reklamoj, ĉi tiun ligilon. Allaku ĝin por ekvideobabili kun aliuloj. Ĉi tiu servo estas provizita pere de Google.


    NUBAJ SPESOJ

    image

    Apud via profilan bildon vi povas vidi nian monon: Nubaj spesoj (se via ekrano estas sufiĉe granda). Per tiu mono vi povas ricevi donacon kiam vi atingas 1000 NS, 5000 NS kaj 10000 NS. Kiam vi ricevos tiam, sendu mesaĝon al Nubu Nubumas.


    Ni esperas ke ĉi tiu instruaĵo estas uzebla por nekutimiĝintaj uzantoj. Se vi havas demandon pri kiel oni uzas la retejon, bonvolu enskribi ĝin sube.

  • 5 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Mi ne certas, ĉar mi neniam havis tian problemon. Ĉu vi povas montri al mi filmon kun la problemo?

  • 5 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Interesa problemo... ŝajnas ke, se vi elektas kovrilan bildon por grupo, ke poste vi ne povas ŝanĝi ĝin.  Mi elektis, sed ĝi ne montriĝis kiel mi volis.  Kaj kvankam estas butonoj por forigi ĝin, movi ĝin, kaj ŝanĝigi ĝin, neniu funkcias.  Forigi donas 404 eraron, movi permesas ke mi faru sed ne konservas ĝin, same kun ŝanĝigi.  Sugestoj?

  • 6 monatoj antaŭe
  • Respondo

    @Toni Harris

    Jes, estas konata cifo. Kiam oni skribas ne nur unu spaceto, sed du aŭ pli tio eraro okazas. Mi diris pri ĝi al Softlabs24 sed ankoraŭ ne estas riparita. Ĝis tiam, uzu nur unu spaceto kiam vi skribas. Mi pardonpetas.

  • 6 monatoj antaŭe
  • Respondo

    La eraro kiun mi priskibis diras "Io eraris! Reŝargi retejon kaj reprovu."  Mi ĵus ricevis ĝin denove.

  • 6 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Saluton!  Ĉu iu ajn spertis iam ajn ke Nubo donas eraron kiam vi provas poŝti mesaĝon?  Tio kelkfoje okazis al mi nun, kaj povas esti iom ĝena ĉar kiam okazas, oni perdas ĉion, kion oni tajpis.  Se estas nur malgranda mesaĝo ne gravas, sed mi perdis unu-du pli grandajn.  La eraro estas preskaŭ seninforma, nur io kiel "Io ne funkcias, bonvolu provi denove".  Mi uzas Fajrovulpon sur Linukso kiel foliumilon.

  • 6 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Saluton

  • 6 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Mi sukcesis aliĝi kaj mi salutas ĉiujn

    Carlo

  • 7 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Mi ne provis uzi ĝin multe, sed mi pensas ke dosieroj estas videblaj, serĉeblaj kaj elŝuteblaj por ĉiuj. Mi pensas ke oni ne povas elekti. 

  • 7 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Saluton, kaj dankon pro via bonega servo!

    Chu la dosieroj kiujn oni aldonas estas videblaj de chiuj, au nur de niaj geamikoj, au nur de la alshutanto? Chu eblas elekti?