• 7 monatoj antaŭe
  • Cimoj kaj prikomentadoj

    Jen listo de ĉiuj konataj cimoj de la retejo. La listo estas sendita al Softlab24 por ripari. Se vi trovas novan cifon, mistradukaĵon aŭ alian problemon, bonvolu priskribi ĝin sube.

    Antaŭ ol vi enskribos, kontrolu ke ne iu jam skribis pri la sama afero. Kaj ne skribu laŭdon aŭ sensencan kritikon. Ili okupus tro da spaco. Se vi havas sugeston por plibonigi la retejon, kunsideru ĉu ĝi vere estas bezonata ĉar ni ne havas bonan eblon por realigi novajn funkciojn.



    KONATAJ CIFOJ

    La retpoŝtsistemo ŝajnas esti iom malfunkcianta. Se vi havas problemon ricevi retpoŝtojn, mesaĝu al Nubo Nubumas.

    Oni devas elekti inter nur du seksoj. Vi povas ŝanĝi ĝin poste, en certa maniero, en via profilo.

    Redaktilo de la forumo ne funkcias bone. Enskribu nur simplajn tekstojn kaj skribu ligilojn plej sube. Vi povas aldoni fotojn senprobleme.

    Novaj enskriboj en la forumo ne aperas plej supre.

    La redaktilo de la naskiĝtago ne povas enskribi jaron pli frua ol 1950. Sed vi povas reskribi ĝin mem poste permane.

    Ial "Venontaj naskiĝtagoj" estas skribata en la angla.

    Oni ne povas forigi sian propran konton. Se vi volas forigi vian konton, mesaĝu al Nubo Nubumas.

    Tekstoj kiuj ne uzas la latinan alfabeton foje ne povas afiŝi. Estas malcerta kie en la retejo la problemo aperas.

    Ial, la butono por "Kialo" en "Raporto" estas skribata en la angla; "Reason".

    Iuj partoj de la retejo estas skribata de via retumila lingvo.

    Ial la ligilo "Evento" en via propra paĝo estas skribata de malgranda "E"; "eventoj".

    La naskiĝtaga komponanto ne funkciis bone. Do ni malebligis ĝin.

    Se vi uzas du aŭ pli spacetojn kiam vi skribas mesaĝon aŭ afiŝon, eraro okazas kaj ĉio skribaĵo malaperas. Uzu nur unu spaceton!

    ** NOVA ** La sciiga sistemo foje ne funkcias aŭ ne funkcias korekte. Se vi estas sendita al nerilata bildo, ŝanĝi la URLa (https://...) loko de "photo" al "post" mane.

  • 2 monatoj antaŭe
  • Respondo

    @Rafel del Re. Mi diris same al Softlabs24 sed laŭ ili ĉi tiel estas pli bona. Mi ne konsentas. Ni intencas ŝanĝi la sistemon al via propono post ni aĉetis la kodon. Mi esperas ke mi povas en la fino de majo, sed estas sufiĉe multekosta.

  • 2 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Ĉu eblas montri en la ĉefa foruma listo la daton de la lasta respondo anstataŭ (aŭ aldone al) la dato de la lasta temo? Tio estus pli alloga por la uzantoj.

  • 4 monatoj antaŭe
  • Respondo

    @Ilana Tetereva

    Dankon. Ĝi estas konata eraro kaj mi esperas ke ĝi estos riparita baldaŭ :)

  • 4 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Mi rimarkis malgrandan eraron okazantan kial afiŝoj estas redaktata: stirsignoj anstataŭiĝas per Escape-ĉeno sed ŝajne ne ĉiam estas restarigata. Tial, kiam multalinea afiŝo estas redaktata, anstataŭ dividoj inter alineoj estas simboloj "\r\n". Oni ĉiufoje bezonas permane trovi ilin, forigi kaj ĝuste dividi alineojn denove, alie la programo interpretas ilin kvazaŭ ili estus tajpita per la uzanto - t.e. montras en la afiŝo. Ankaŭ ĉiu "\" estas duobligata, tial dum sekvontaj redaktoj deklivoj multiĝas.

  • 6 monatoj antaŭe
  • Respondo

    @Ilia Tetereva


    Ne ne, ne pardonpetu! Vi ne sciis la situacion. Mi mem pensas ke mi devintus esti programisto, sed bedaŭrinde mi ne estas kaj mi bezonis ĉi tian retejon mem. Do mi kreis ĝin kun la iloj kiuj ekzistis.

  • 6 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Se mi estus pli juna kaj havus iomete pli da energio, mi nun flustrus, ke mi estas ĝuste programisto Mi tute komprenas tion kaj skribis tiun mesaĝon nur ĉar mi ne konas la sistemon, kiun vi uzis por krei la retejon, ne vidis aliajn retejojn sur la sama bazo kaj tial ne ĉiam povas diveni, kiuj funkcioj estas antaŭviditaj, kiuj povas esti iel aldonitaj kaj kiuj estas tute nekunigeblaj kun la kerno de la retejo... Dankon pro la respondo, kaj pardonon pro la demando *u_u*

  • 6 monatoj antaŭe
  • Respondo

    @Ilana Terereva

    Ankoraŭ ne ĉar mi ne estas programisto. Por fari neekzistantajn funkciojn ni bezonas programiston aŭ monon por dungi programiston. Nuntempe, mi bedaŭrinde ne havas tian monon.

  • 6 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Ĉu ekzistas ia metodo rapide trovi novajn komentojn en la forumo? Nun, kiam Nubo.re estas "juna" kaj ankoraŭ ne estas multe da temoj, ne estas malfacile malfermi ĉiun nemalplenan subforumon kaj trovi temojn kun komentoj pli malfruaj, ol la lasta vizito (eĉ malgraŭ neŝanĝebla ordo de temoj), por legi ilin se ili interesas. Sed kiam estos multaj temoj en ĉiu subforumo, tia permana/perokula serĉo povas iĝi sufiĉe laciga. Ĉu ekzistas espero, ke temoj kun novaj komentoj plirimarkebliĝas antaŭ tiam?
    (Pardonu, se mi skribis ion malĝuste!)

  • 7 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Pro la malbona stato de la naskiĝtaga komponanto ni decidis malebligi ĝin.