• 2 monatoj antaŭe
  • Kiel sponsori kaj reklami

    Nia retejo estas dependa de donacoj. Feliĉe, ni ne bezonas multe por teni ĝin funkcianta, sed ju pli multe da donacoj ni ricevas des pli multe ni povas labori pri ĝi.



    KIEL SPONSORI

    Vi povas doni laŭvolan sumon per Paypal (vidu ligilon plej sube). Ne forgesi skribi vian uzantnomon. Ekzistas aliaj manieroj por doni, sed en tiu okazo vi devas mesaĝi al Nubo Nubumas. Poste, vi ricevos mesaĝon kun la demando ĉu vi volas esti menciata en nia sponsorpaĝo aŭ ne (vidu ligilon plej sube). Tie via nomo, dato kaj sumo estos montrita. Se vi ne volas esti menciata ni ŝanĝos vian nomon al "Anonima donacinto". Kaŝnomo estas permesata se ĝi ne estas tro simila al vera nomo.



    KIEL REKLAMI

    Se vi volas reklami en via retejo vi devas pagi la ĝustan sumon per Paypal kaj sendi mesaĝon al Nubo Nubumas. Se vi volas pagi alimaniere vi devas mesaĝi Nubo Nubumas antaŭe. Poste vi devas sendi al ni taŭgan bildon. Ni povas krei novan bildon por vi senkoste se vi jam havas taŭgan bildon kaj tekston. La reklamtempo komencas ekde la tago ĝi aperas (plej malfrue 7 tagoj post la pago, se ni devas krei bildon) ĝis la sama tago de la lasta mendita monato (ekz. de 15 decembro ĝis 15 januaro).


    La bildoj estas vicigataj laŭ pagtempoj. Tiu, kiu pagas frue metas sian reklamon pli supre ol tiu, kiu pagas malfrue. Kiam kontrakto de supra reklamo finiĝas kaj malaperas, la malsupraj reklamoj supreniĝas.


    Ni ne montras reklamojn kiuj ne estas rilataj al esperanto. Se vi ne certas ke via reklamo estas taŭga en ĉi tiu retejo, bonvolu demandi al Nubo Nubumas antaŭ ol vi pagos.


    La reklamsistemo ne estas kontrolataj de algoritmoj, kiel Google Ads. Estas nur bildoj kiuj estas montrataj en ĉiuj paĝoj. Ni ne ŝparas informojn pri kiom da personoj vidis la bildojn aŭ alklakis la ligilojn.


    NOTU! NOTU! NOTU!

    Notu ke la reklamo ne estas videbla sur malgrandaj ekranoj, kiel plejmultaj ŝagtelefonoj! Konsciu pri ĝi antaŭ vi pagos por reklamloko. La reklamo estas videbla sur plejmultaj modernaj komputiloj.



    PREZLISTO

    TIPO                                  DAŬRO                    PREZO

    Granda bildo                     1 monatoj                30€ (15€ monate) *

    Granda bildo                     3 monatoj                 75€ (25€ monate) *

    Granda bildo                     6 monatoj                 120€ (20€ monate) *

    Granda bildo                     12 monatoj               180€ (15€ monate) *

    Malgranda bildo                2 monatoj                 15€ (7,5€ monate) **

    Malgranda bildo                3 monatoj                 36€ (12€ monate) **

    Malgranda bildo                6 monatoj                 60€ (10€ monate) **

    Malgranda bildo                12 monatoj               96€ (8€ monate) **

    Malgrandega bildo            2 monatoj                 8€ (4€ monate) **

    Malgrandega bildo            3 monatoj                 18€ (6€ monate) **

    Malgrandega bildo            6 monatoj                 24€ (4€ monate) **

    Malgrandega bildo            12 monatoj               33€ (2,75€ monate) **

    * La prezo inkluzivas du tekstliniojn sub la bildo.

    ** La prezo inkluzivas unu tekstlinion sub la bildo.



    EKZEMPLOJ DE REKLAMOJ

    image



    LIGILOJ

    www.paypal.me/nubumo

    image


    Niaj sponsoroj

    image