• 5 monatoj antaŭe
  • Fotokonkurso ĝis la 31 marto 2019

    Kiel partopreni la konkurson:

    Fotu iun objekton en via vilaĝo/urbo. La objekto tute ne devas esti rilata al esperanto.
    Verku tekston en esperanto en kiu vi rakontas pri la objekto.
    Afiŝu la bildon kun la teksto en via paĝo en Nubo.re. Afiŝu kopion en ĉi tiu foruma fadeno.

    Ĉiuj povas voti per sendi mesaĝon al Nubo antaŭe la 31 de marto. La venkinto estos anoncita la 5a de aprilo.

    La premio estas sekreta.

    *Novaĵo* Oni povas ŝanĝi sian kontribuaĵon libere ĝis la 21 marto.

    *Novaĵo 2* La fina tago por partopreni nian fotokonkurson estas morgaŭ dimanĉe je 23:59.

    La fina tago por baloti estas je _4 aprilo 23:59_. Vi balotas per mesaĝi al mi, Nubo Nubumas, al kiu vi volas venkiĝi. Vi povas baloti por nur unu persono.

    La venkisto ricevos premiojn! 😃

    Bonvolu ne komenti ĉi tiun foruman fadenon. Uzu ĝin nur por afiŝi kontribuaĵojn.

  • 3 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Mi volas anonci la venkinto de nia fotokonkurso. La venkinto estas:

    DANIELA OBANOD!

    Gratulon kaj mi sendos al vi la premiojn baldaŭ! 😄

    image

  • 4 monatoj antaŭe
  • Respondo

    image


    Jairo ŝanĝos sian historian destinon, anstataŭ fiŝkapti, li iĝos entreprenisto, La Barra, Kolombia Pacifiko

  • 4 monatoj antaŭe
  • Respondo

    En la montaroj ĉirkaŭe mia urbo en Kolombio.image

  • 4 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Mia urbeta tombejo estas antikva kaj tre fama pro grandegaj monumentecaj skulptaĵoj kaj elementoj de malgranda arkitekturo enmetitaj en multajn montetojn, kiuj estas kovritaj per tomboj. La tuta sepultejo estas tre interesa, tre ofte faras nin pripensi nian vivon.

    Ĉifoje, mian atenton frapis tiuj ĉi figuroj de kolerigita anĝelo kaj Judaso kiu vendis Jesuon kontraŭ 30 moneroj. Tiuj ĉi skulptaĵoj igas ene de mi ian angoron, teruron. Al tiu ĉi morna etoso instigas ankaŭ la skulptaĵo de la serpento kun la malfermita muzelo. La penso, ke iam oni entombigis en ĉirkaŭaĵon de tiuj figuroj nur memmortigintoj montras tiun lokon tre malĝojan, sed tre impresan.image

  • 4 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Promenante tra mia urbo mi trovis enmurigitan Edgar Allan Poe... ĉu temas pri venĝo flanke de Montresor?


    image

  • 4 monatoj antaŭe
  • Respondo

    image

    Polico disrompas per pafoj de gaso-grenadoj kaj akvo-kanono la Flav-veŝtulan manifestacion (10000 manifestantoj) en la ĉefplaco de Tuluzo (Okcitanio/Francio) kiu en kelkaj minutoj malpleniĝis - Manifestacio Akto 13a la 09an/02/2019.

  • 4 monatoj antaŭe
  • Respondo

    image

    Limfo el ĉerizujo, kun lumo videbla tra ĝi :)


  • 5 monatoj antaŭe
  • Respondo

    image

    Mi loĝas en Antverpeno. Miaj prapatroj kredis, ke la vorto „Antverpeno” signifas „ĵeti manon”, ĉar la vorto iom similas al la flandra „hand-werpen” kun precize tiu signifo. Ili kredis, ke iam loĝis giganto en la urbo, kiu petis imposton de ĉiuj preterŝipantoj. Iu romia kuraĝa soldato luktis kun la giganto, venkis, kaj dehakis lian manon kaj poste ĵetis ĝin en la riveron Skeldo. La statuo sur la bildo montras la romian soldaton. kiu fortĵetas la manon de la giganto.

  • 5 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Trampo sub ĉifonamaso
    Mi fotis ĉi tiun bildon la 20an de februaro 2019 en la stacidomo De Lyon en Parizo.
    Estis matene 09:52:35
    La malvarmo estis forta kun frosta venteto.
    Sub ĉi tiu ĉifonamaso dormis homo.
    Ĉu estis viro aŭ virino ? Mi ne scias.
    Kiel malkomforta, speciale dum vintre, estas la vivo de la trampoj!
    image

  • 5 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Dum junia mateno, mi vidas karakterizajn turistojn, kiuj fotas, promenas, interparolas…
    Tre malmultaj preĝas. La Santiaga Katedralo nuntempe aŭ ĉiam estis turista loko, ĉu ne?

    image