• 5 monatoj antaŭe
  • La administrantoj de Nubo.re

    image

    JOHANNES GENBERG

    Kreinto de Nubo


    Mi estas metrokondukisto kaj ekde 2016 mi esperantiĝis. Mi ekpensis pri krei fejsbukeskan retejon en la aŭtono de 2018 kaj finis la planon je 21a decembro 2018. Mi havas japanan edzinon kaj du etaj filoj. Mi havas multajn interesojn; inkluzive historio, politiko, elektra muziko, esperanta movado ktp.


    ***


    image

    GABRIEL ERIXON

    Kunhelpanto kaj kontrolanto


    Mi nomiĝas Gabriel kaj mi esperantiĝis 2014. Mi estas flegist-studento ĉe la universitato de teknologio en Luleo. Mi loĝas kun mia edzino kaj niaj du filinoj. Miaj grandaj interesoj estas lingvoj, historio kaj filozofio.


    ***


    image

    BAPTISTE FEHRENBACH

    Programisto kaj estonta retejestro


    Mi nomiĝas Baptiste, mi estas retprogramisto. Mi loĝas en Francio kun mia amikino kaj multe da bestoj ! Miaj interesojn estas programado, musiko (miaj gepatroj estas pianistoj), lingvoj kaj skermado !

  • 5 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Nubo estas bonega entrepreno nepre necesas por la pluvivado de la esperantistaro. Ni kuraĝe reklamu por plimultnombrigi la nubanaron !

  • 5 monatoj antaŭe
  • Respondo

    @yanpetro kavlan

    Ni decidis ne oferi pagitan reklamon plu, do la sistemo estas tro limiĝita. Anstataŭe ni vivos nur pere de donacojn. Sed ni oferos senpagan reklamlokon estontece. Kaj vi povas krei komercan paĝon mem.

    Kaj, dankon! :-D

  • 5 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Gratulon pri la kreado de ĉi tiu reto ! Ek de nun mi povas diri ke ĝi plaĉas al mi. Mi pretas pagi por reklamo por mia galerio-pentrejo http://www.yanpetro-kavlan.fr

    Amike kaj samideane

  • 5 monatoj antaŭe
  • Respondo

    @Lode Van de Velde

    Mi esperas same! Se vi ĉiuj helpas nin disvastigi la retejon kaj konigas aliuloj pri ĝi ni eble sukcesos!

  • 5 monatoj antaŭe
  • Respondo

    Sukceson al vi ambaŭ! 250 ne malbonas; ni esperu ke daŭre kreskas la afer'! ;)