Vi probable jam scias ke mi nun laboras por nova socia retejo, kiu estos pli rapida kaj pli bona ol Nubo. La laboro progresas rapide kaj senprobleme. La restanta laboro estas nur traduki ĉion al Esperanton. Ĉio alia estas jam farita! 😀

Sed, mi estas tre malĝoja ke la nova socia retejo ne estas kongrua kun la nuna uzata programo. Pro tio, kiam la nova retejo estas malfermita vi devas krei novan konton kaj alŝuti viajn fotojn kaj informojn denove. Tio estas tre bedaŭrinda afero, sed estas nenio kion mi povas fari.

Sed mi esperas ke vi volas membriĝi al la nova retejo malgraŭ tio. Se vi volas, mi rekomendas ke vi preparu jam per elŝuti viajn fotojn kaj kopii viajn informojn por engluti poste.

Mi ankaŭ preparas donacon al vi ĉiuj kiuj donis monon ĝis nun kaj/aŭ estis tre viglaj uzantoj 😊

Se vi volas antaŭmembriĝi por testi la retejon (en la anglalingva stato), bonvolu skribi retpoŝton al mi al nubo@nubo.re.

Kiam la retejo estas preta por malfermo, mi diras pri ĝi al vi UNUE! Ne en Facebook aŭ Twitter, sed en Nubo!

Poste, Nubo fermiĝos. Sed la animo de Nubo pluvivos en la nova retejo. La revo de Esperanta socia retejo ne mortos, kiel Esperanto mem ne mortos. Ĝi nur ŝanĝas kaj pliboniĝas. Tio, amikoj, ne estas aĉa 😊

Amike, Nubo

Saluton! Mi ne mortis! 😅 Sed mi estas okupata de aliaj projektoj, kaj precipe unu kiu estas grava por la estonteco de nia retejo.
Kiam mi kreis Nubo.re, mi decidis uzi programon nomata OSSN (Open Source Social Network). En tiu tempo mi pensis ke ĉi tiu programo estas bona, kaj la subteno de la kreintoj estas rapida kaj laborema.
Mi eraris.
La programo estas plena de problemoj kaj eraroj, kiujn mi mem ne povas ripari, kaj la kreintoj estis rapida kaj laborema nur ĝis mi aĉetis la programon. Post tiam, li plej ofte diris frazojn kiel "tiu ne estas eraro" aŭ "tiu ne estas nia problemo", aŭ "ni ne povas helpo vin" aŭ tute silentado. Pro tiu mi dungis alian programiston por ripari la plej gravajn erarojn kaj li faris bonan (sed multekostan) laboron, sed li ne povis solvi ĉiujn problemojn, almenaŭ ne sufiĉe malmultekoste.
Kaj OSSN estas tro malrapida, eĉ ja kun la plej rapida servilo.
Resume, pro tiuj problemoj mi perdis mian emon labori por Nubo ĉar mi mem ne povas bonigi la retejon pli.
Dum longa tempo mi pensis, "kion mi faru?" Ĉu fermu la retejon? Tiu estus la plej facila solvo por mi.
Sed...
Mi ne volas.
Mi mem volas retejon kiel Nubo.
Kaj ĝi estus malbona al tiuj kiuj donis monon por la retejo.
Sed...
Mi ne plu povas labori ĉi-tielmaniere.
Do mi pripensis longe kiel fari.
Dum pluraj monatoj, samtempe kiam mi laboris por mia nova projekto lalder.net, mi serĉis alternativan programon. Tiu ne estas malfacila, estas multe da programoj por krei socian retejon, kaj ĉiuj diras ke sia programo estas la plej bona. Kompari ilin ne estis facila, kaj plejparte havas problemojn, ĝenerale pri la kosto kaj subtenado.
Eble, mi nun finfine trovis programon kiu estas perfekta por niaj bezonoj. Tiu estas simila al Nubo, sed tute pli rapida kaj verŝajne sen eraroj. Sed mi ankoraŭ devas inspekti ĝin zorge do ĝi kostas multe da mono. Kaj mi ne volas peti monon por projekto kiu eble ne realiĝos.
Se mi aĉetos la programon, kreos novan socian retejon kun nova nomo, mi esperas ke vi komprenas kaj helpos min per krei konton kaj uzi la retejon.
Nubo estas mia amprojekto. Mi volas ĝin pluvivi, eĉ sub nova nomo.

Kion vi penas? Mi volas scii vian opinion pri ĉi tiu.

Katia "Inkabelo" Lomelí Garza Mi pensas ke la komunumo de Nubo.re ĉiam subtenos vin por iu ajn projekto. Persone mi bedaŭras, ke mi ne povis doni monon aŭ helpi el alia maniero por la kreskado de la retejo kaj nur ĝui ĝin...

Nubo Nubumas @Katia. Via ĝuado de nia retejo estas sufiĉe por mi. La mono estas grava, kompreneble, sed ĝi ne estas la celo. Mi nur volas krei pli bonan "Nubon" kiun multe pli da homoj volas uzi, kaj la jam-uzantoj.

yanpetro kavlan Nubo ne tro turmentu vin kaj paciencu. Parizo ne konstruiĝis en nur unu tago… 😉

Nubo Nubumas La projekto progresas kaj ŝajne estos tre bona!

Nubo Nubumas La laboro progresas bone! Legu la novan afiŝon de mi por pli da informoj 😊

Ĉu la retejo fariĝis pli rapida laŭ vi? 😊

Post 10 tagoj la kampanjo por plirapidigi nian servilon finos. Ĝis nun ni ricevis _60€_!! Mi dankegas vin por viaj donacoj! Nuntempe ni uzas la plej malrapidan servilon kaj nun ni povas mendi la duan malrapidan servilon. Sed, se ni ricevos nur 40€ pli ĝis la fino, ni povos aĉeti la mezan servilon! Estas multfoje pli rapida ol nun! Do mi esperas ke vi volas helpi nian retejon antaŭ tiam. La horloĝo tiktakas 😅

Mi volas peti vian pardonon pro mia malaktivado dum la tuta januaro. La kialo estas ke mi kaj mia familio estis tre malsanaj, ulo post ulo, de gripo. Du fofoj! Do mi ne havis tempon aŭ energion nubumi eĉ iom. Nun ĉiuj estas sufiĉe resaniĝaj kaj mi denove povas labori por nia retejo!

Mi ankaŭ volas rememorigi vin pri nia kampanjo por rapidigi nian retejon (ĝis la fino de februaro)! Ĝis nun ni ricevis 40 eŭrojn. Se ni ricevus 20 eŭrojn pli ni povas aĉeti iom pli rapida servilservon. Vi povas doni ĉi tie: https://www.paypal.com/paypalme2/nubumo. Dankegon!