Anna Carrera
sanĝis sian profilan bildon.
Anna Carrera
disdonis afiŝon

ALVOKO AL ESPERANTISTAJ MUZIKISTOJ - KANTISTOJ - KORUSOJ
La 8-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj okazos maje 2020 kaj daŭros du tagojn: – sabate, la 23-an de majo 2020, okazos (probable ne plu pro la koronviruso) konkursa provaŭdo de la partoprenontoj;
–dimanĉe, la 24-an de majo, estos Koncerto de Premiitoj. Dum ĝi estos anoncataj rezultoj kaj disdono de la premioj al la distingitaj partoprenantoj. Dum tiu koncerto kantos premiitoj kaj Esperantomuziksteloj. La festivalo okazos en du kategorioj:
1) koruso aŭ ensemblo, 2) solisto. La premioj estos aljuĝataj en du kategorioj: koruso aŭ ensemblo kaj solisto. Ĉiuj partoprenontoj ricevos diplomojn. Por la unuaj tri lokoj kaj Ĉefpremio kaj Publik-premio, estos atribuataj porokazaj pokaloj, diplomoj kaj objektaj donacoj. Danke al Lucyna Kowalewska, la kreativdirektorino de Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj, la festivalo abundas je multaj belaj premioj. En la jaro 2019 la organizantoj fondis novan premion – ARKONES-premio
(prezentiĝo dum la internacia arta aranĝo en Poznano, Pollando). La prezentiĝojn de la partoprenontoj prijuĝos la ĵurio – aro de specialistoj: esperantistoj kaj muzikistoj.
En la festivalo rajtas partopreni infanoj, junuloj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj. Ĉiu partoprenonto kantu du kantojn: unu en Esperanto, la alian en sia nacia aŭ fremda lingvo. Pritaksataj estos nur Esperantaj kantoj. Eŭropa Centro de Interkultura Edukado, ILEI kaj Juna Amiko invitas esperantistojn partopreni la 8-an Eŭropan Festivalon de Esperantaj Kantoj! La evento estas
vere interkultura kaj interesa. Tamen, bedaŭrinde, ĝis nun partoprenas en la festivalo ĉefe neesperantistoj, kiuj lernas Esperantajn kantojn. Mankas kantantaj Esperantistoj. Do, vizitu la naskiĝlandon de L. Zamenhof kaj ekzercu la internacian lingvon Esperanto! Ĝuu kreadan kaj
amikecan muzikan etoson! Partopreno de eksterlandaj esperantistoj plifortigus la bildon de la festivalo kaj fariĝus bela reklamo por Esperanto. La organizantoj de Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj petas helpon kaj apogon. Ĉiu helpspeco estas bezonata (skribu al la adreso:
informado.eo (ĉe) gmail.com Fonto: Juna Amiko, p. 34, n-ro 1 (2020)

sanĝis sian profilan kovrilan bildon.

Anna Mocarska Saluton Anna

Floréal MARTORELL saluton Anna, kontenta revidi vin ankau cxi tie !

MICHEL DEREYGER Saluton Anna! Pasigu agrablan semajnfinon.

Frank Merla Saluton Anna, koran dankon pro la multaj ŝatoj!