Kondiĉoj de uzado

KONDIĈOJ DE UZADO

A. Pri
Nubo (aŭ Nubo.re) estas nekomerca, ŝatokupa interkona retejo por esperantistoj.

B. Konto
Oni rajtas registri nur unu konton po persono. Ĉiuj kadroj devas esti enskribita kun ĝustaj informoj. Ni ne permesas anonimajn aŭ fikciajn kontojn.

  1. Tiu, kiu malobeas la supran regulon ricevos averton se la malobeo estas malgrava.
  2. Tiu, kiu grave malobeas la supran regulon estos punita per forigo de sia konto kaj malpermesata krei novan.

C. Aĝo
Vi devas esti almenaŭ 13 jaraĝa, aŭ havas la permeson de viaj gepatroj por membriĝi.

  1. Tiu, kiu malobeas ĉi supran regulon estos punita per forigo de sia konto kaj malpermesata krei novan antaŭ ol li aŭ ŝi fariĝas 13-jaraĝa.

Ĉ. Kondutado
Ni ne permesas troladojn, tiranadojn, diskriminaciadojn, altrudadojn aŭ aliajn malbontraktadojn de membroj. Traktu aliajn membrojn tiel kiel vi mem volas esti traktata. Respektu ke aliaj membroj povas havi aliajn opiniojn, valorjuĝojn kaj vivmanierojn ol vi. La reguloj estas samaj por ĉiuj. Ĉiu enskribo kiuj malobeas ĉi tiun regulon estos redaktita aŭ forigita.

  1. Troli: skribi aŭ paroli provoke por nur kolerigi aliajn homojn.
  2. Tirani: skribi aŭ paroli ion por malbonsentigi iun.
  3. Diskriminacii: trakti iun malbone, ne pro la meritoj aŭ personeco de tiu individuo, sed pro antaŭjuĝoj kiujn oni havas pri la grupo al kiu apartenas tiu individuo. Tio inkluzivas sekson, seksan orientiĝon, aĝon, etnon, seksan identiĝon, religion aŭ politikan opinion, sed ne limiĝas je tiuj.
  4. Altrudadi: proponi amajn aŭ seksajn agojn al iu kiu ne volas ĝin. Nubo.re ne estas ĝenerale retejo por trovi amon, do uzu nur tiucelan forumon aŭ grupon en Nubo.re por tiaj agoj.
  5. Alia malbontrakti: alia malboniga traktado kiu ne estas inkluzivata en C1, C2, C3 aŭ C4. Tiuokaze ni decidas de kazo al kazo kaj malsekrete.
  6. Je la unua grava malbonkonduto oni ricevos privatan averton.
  7. Je la dua grava malbonkonduto oni ricevos publikan averton.
  8. Je la tria grava malbonkonduto oni estos punita per forigo de sia konto kaj malpermeso krei novan.
  9. Se la akuzanto ne faris klaran malobeon laŭ la punkto C1, C2, C3, C4 aŭ C5 Nubo.re kutime malkondamnas la akuzatan personon.
  10. Nudaĵo estas permesata, se ĝi ne estas ofenda aŭ pornografiaĵa. Permesataj estas bildoj/videoj/tekstoj sciencaj, politikaj, artaj, arthistoriaj kaj satiraj. En malcertaj okazoj ni kutime forigos la aĵon.
  11. Bildoj kaj filmoj de perfortaĵoj aŭ perfortvundoj estas kutime malpermesataj. Inkluzive, sed ne limigita al; memmortigscenoj, militscenoj, eksplicitaj imagaĵoj, scenoj de gravaj akcidentoj ktp.
  12. La administrantoj de Nubo.re ne respondumas pri la skribaĵoj, disdonaĵoj kaj alŝutaĵoj de niaj membroj. Respondumas ĉiu membro mem kaj sola.
  13. La administrantoj de Nubo.re havas respondumon tiom rapide kiom eble kontroli kaj trakti raportitajn aĵojn kiuj malobeas niajn regulojn aŭ la leĝojn kiuj ampleksas Nubo.re-n.
  14. Aferoj kiuj rompas iun leĝon estas ŝparata kaj estos transdonataj al taŭga policaŭtoritato.

D. Lingvo
Skribu nur en esperanto. Ne krokodilu!

  1. Nur komencantojn esceptas ĉi tiu regulo. Ili rajtas demandi taŭgajn demandojn en aliaj lingvoj en tiucelaj forumoj kaj grupoj.
  2. Kiu malobeas regulon D, tiu ricevos privatan averton kaj la aĵo estos forigita.

E. Lingvuzado
Skribu bonorde kaj belaspekte.

  1. Bonorde kaj belaspekte signifas ekzemple ne skribi longajn, nekoherajn tekstojn, ne uzi tro grandajn aŭ tro multajn bildojn kaj ne skribi per nur majuskloj.
  2. Memoru ke iuj membroj estas junaj. Malbenoj kaj seksemaj paroladoj ne estas malpermesataj, sed ne uzu malbezone malagrablan parolon.
  3. Se oni grave malobeas la regulojn D1 kaj D2 la aĵo estos forigita kaj oni ricevos privatan averton.

F. Disdonoj de aĵoj
Estas malpermesate afiŝi kaj disdoni trudaĵojn, oferti seksajn servojn aŭ objektojn, reklami pri malrilataj al Nubo.re servoj aŭ objektoj, afiŝi kaj enskribi sensencajn aĵojn aŭ reafiŝi kaj reenskribi samajn aŭ similajn aĵojn, disdoni kopirajtaĵojn, kaj disdoni "malpravajn novaĵojn" aŭ aliajn aĵojn kiuj havas celon krei konfliktojn aŭ pliprofundigi jam ekzistantajn konfliktojn. Ĉiuj aĵoj kiuj malobeas ĉi tiujn regulojn estos redaktitaj aŭ forigitaj.

  1. Trudaĵo: Sensenca aŭ reklama aĵo.
  2. Seksaj servoj aŭ objektoj: Seksaj ofertoj por kompensoj.
  3. Reklami pri malrilataj servoj aŭ objektoj: Reklamoj kiuj ne rilatas enhavon de Nubo.re, inkluzive je niaj aprobitaj komercaj kaj nekomercaj membroj.
  4. Afiŝi kaj enskribi sensencajn aĵojn aŭ reafiŝi kaj reenskribi samajn aŭ similajn aĵojn: Aĵoj kiuj estas enskribataj aŭ disdonataj por plimalfaciligi legadon de aliaj afiŝaĵoj kaj malebligi al aliaj montri siajn proprajn afiŝaĵojn. Estas same se oni kreas novan grupon aŭ forumfadenon kiam sama aŭ sufice simila jam ekzistas.
  5. "Malpravaj novaĵoj": aĵoj kiuj estas evidente malpravaj aŭ plej probable estas malpravaj, kaj estas disdonataj por ŝanĝigi la opiniojn de la legantoj al polemikaj direktoj. Se ne estas klara se estas malprava novaĵo aŭ ne, Nubo.re kutime malkondemnas la akuzanton.
  6. Kopirajtaĵo estas aĵoj kiuj estas posedaĵo de alia persono kiun la disdonanto ne rajtas disdoni. La regulo estas sama por aĵoj kies  kopirajtaj situacioj estas malcertaj.
  7. Aliaj aĵoj kiuj havas celon krei konfliktojn aŭ pliprofundigi jam ekzistantajn konfliktojn: Aĵoj kiuj ne havas alian celon ol kolerigi homojn kiuj apartenas al aro kiun la aĵo atakas.
  8. Je lla unua grava miskonduto oni ricevos privatan averton.
  9. Je la dua grava miskonduto oni ricevos publikan averton.
  10. Je la tria grava miskonduto oni estos punita per forigo de sia konto kaj malpermesata krei novan.
  11. Se la akuzanto ne faris klaran malobeon laŭ la punkto E1, E2, E3, E4, E5, E6 aŭ C7 Nubo.re kutime malkondamnas la akuzatan personon.

G. Kontrolantoj
Vi rajtas plendi pri decido de kontrolanto. En tiu okazo sendu mesaĝon al Nubo Nubumas aŭ sendu retpoŝton al nubo ĉe nubo punkto re kaj klarigu la situacion. Donu al ni ĉiujn necesajn detalojn, inkluzive kiu estas la kontrolanto, kaj ni esploros la aferon.

  1. Kontrolanto: persono kiu havas rajton legi, redakti kaj forigi skribaĵojn de membroj. Kontrolanto rajtas fari tiel nur se io estas raportita aŭ se la kontrolanto estras la forumon  aŭ grupon.
  2. Se la afero pri kiu vi plendas estas juĝita kiel justa, la decido estas nerevokebla.
  3. Se la afero pri kiu vi plendas estas juĝita kiel maljusta, vi rajtas ricevi publikan pardonpeton.
  4. Kontrolanto kiu fiuzas sian pozicion per:
  • Legi enskribon de aliaj sen taŭga kialo;
  • Arbitre redakti aŭ forigi aĵojn de aliaj;
  • Arbitre bari membrojn;
  • Ŝteli privatan informon aŭ alimaniere spioni aliajn membrojn;

estos malpromociita al rango de ordinara membro, aŭ en grava okazo estos punita per forigo de sia konto kaj malpermesata krei novan.

Ĝ. Privateco
Neniu rajtas uzi aĵojn aŭ informojn de ĉi tiu retejo por eksterretejaj celoj, sen klara aprobo de la individuaj aŭtoroj. Ĉi tio inkluzivas disdoni personan informon eksterreteje aŭ kolekti informon por vendi al firmaoj aŭ aliaj organizoj.

  1. Ĉi tiu retejo uzas foje "kuketojn" por plibonigi la uzantsperton. Kuketo estas unika tekstdosiero kiun la retejo sendas al via retumilo. Se ni uzas kuketon vi havas elekton  ĉu permesi  ĉu malpermesi tion. Se vi malpermeas vi eble havas malpli bonfunkcian uzosperton.
  2. Ĉi tiu retejo ŝparos vian IP-adreson en niaj serviloj. IP-adreso estas adreso kiu montras kiu komputilo parolas kun niaj serviloj, kaj ĝi estas spurebla. Estas tute normala kaj normale ne estas timinda.
  3. Ni ŝparas iom da informoj, sed ne pli ol ni bezonas por la celo de la retejo. Ĝi inkluzivas nomon, retpoŝtadreson, landon, urbon aŭ urbeton kaj sekson, krome aliajn informojn kiujn la uzanto donis laŭvole.
  4. Ni obeas la GDPD-an leĝon de EU, kaj naciajn aplikeblajn al ni leĝojn.
  5. Nubo.re kaj ĝiaj administrantoj ne vendas nek donas aĵojn al tria partio. Ĉio kio estas skribita en Nubo.re restas en Nubo.re. Se ĉi tiu regulo ŝanĝiĝos en la estonteco ni presentos ĝin en taŭga loko kaj emfazos la ŝanĝon.
  6. Escepto al la regulo G5 estas se iu policaŭtoritato skribe postulas informojn por krimproceso. En tiu okazo ni kunlaboros laŭ la rilata leĝo. Vidu regulon C14.
  7. Neregistaraj organizoj kiuj postulas informojn pri membroj estos ignorataj.
  8. La reklamoj en Nubo.re estas neaŭtomataj kaj ne ŝparas informojn pri la vidintoj kaj alklakintoj. Neniu scios ĉu vi vidis reklamojn aŭ alklakis ligiliojn aŭ ne.
  9. Se ni suspektas ke iu malobeas niajn regulojn, kontrolantoj rajtas vidi kaj redakti aĵojn de aliaj kiujn ili ne kutime rajtas legi, inkluzive privatajn enskribojn. Ĉi tio necesas por certi ke neniuj rompoj de reguloj aŭ leĝoj okazas en nia retejo. Kontrolantoj ne rajtas legi enskribon de aliaj membroj sen kialo. Vidu regulon F.

H. Kopirajto
Nubo.rekaj ĝia maskotoNubo Nubumas estas kopirajtitaj de Nubo.re kaj ĝiaj iniciatintoj. Ne estas permesata uzi la nomon aŭ la maskoton por komercaj celoj sen skriba permeso. Disdoni estas nur permesata laŭ la principo de "justa uzo".



Tiu, kiu registras sin en Nubo.re havas devon koni kaj obei niajn regulojn, kaj devas scii siajn privatecajn rajtojn. Ne scii la regulojn ne estas valida kialo. Se la reguloj ŝanĝiĝas tio estos prezentita en taŭga loko ĉe Nubo.re.