Privateco

PRIVATECO


Neniu rajtas uzi aĵojn aŭ informojn de ĉi tiu retejo por eksterretejaj celoj sen klara aprobo de la individuaj aŭtoroj. Ĉi tio inkluzivas disdoni personan informon eksterreteje aŭ kolekti informon por vendi al firmaoj aŭ aliaj organizoj.



  1. Ĉi tiu retejo uzas foje "kuketojn" por plibonigi la uzosperton. Kuketo estas unika tekstodosiero kiun la retejo sendas al via retumilo. Se ni uzas kuketon vi havas elekton permesi aŭ malpermesi tion. Se vi malpermesas vi eble havos malpli bonan uzosperton.

  2. Ĉi tiu retejo ŝparos vian IP-adreson en niaj serviloj. IP-adreso estas adreso kiu diras kiu komputilo parolas kun nia serviloj, kaj ĝi estas spurebla. Estas tute normala kaj normale ne estas timinda.

  3. Ni ŝparas iom da informoj, sed ne pli ol ni bezonas por la celo de la retejo. Ĝi inkluzivas nomon, retpoŝtadreson, landon, urbon aŭ urbeton, sekson kaj aliajn informojn kiujn la uzanto disdonas laŭvole.

  4. Ni obeas la GDPD-an leĝon de EU, kaj ceterajn ĝeneralajn leĝojn.

  5. Nubo.re kaj ĝiaj administrantoj ne vendas aŭ donas aĵojn al tria partio. Ĉio kio estas skribita en Nubo.re restas en Nubo.re. Se ĉi tiu regulo ŝanĝiĝos en la estonteco ni presentos ĝin en taŭga loko kaj emfazos la ŝanĝon.

  6. La escepto al la regulo G5 estas se iu policaŭtoritato skribe postulas informojn por kriminala proceso. En tiu okazo ni kunlaboros laŭ la rilata leĝo. Vidu regulon C14 en Kondiĉoj de uzado.

  7. Neregistaraj organizoj kiuj postulas informojn pri membroj estos ignorataj.

  8. La reklamoj en Nubo.re estas neaŭtomataj, kaj ne ŝparas informojn pri la vidintoj kaj alklakintoj. Neniu scios ĉu vi vidis reklamojn aŭ alklakis ligiliojn aŭ ne.

  9. Se ni suspektas ke oni malobeas niajn regulojn, kontrolantoj rajtas vidi kaj redakti aĵojn de aliaj kiujn ili kutime ne rajtas legi, inkluzive privatajn enskribojn. Ĉi tio estas necesa por certi ke neniuj rompoj de reguloj aŭ leĝoj okazas en nia retejo. Kontrolantoj ne rajtas legi enskribon de aliaj sen kialo.


Vi povas legi saman tekston en "Kondiĉoj de uzado".