• Antaŭ 8 monatoj
  • Aliaj retejoj similaj al Nubo

    Ĉu oni rajtas paroli ĉi tie pri aliaj retejoj similaj al Nubo? Ili estas konkurantoj! (*)

    Jes, ili ja estas konkurantoj, sed ne kiel Fejsbuko aŭ aliaj grandegaj retejoj, kiuj povas dispremi la etajn konkurantojn.

    Aliaj malgrandaj esperantaj sociaj retejoj estas pli alio. Iliaj spertoj estas utilaj ankaŭ por Nubo, ĉu feliĉaj, ĉu malfeliĉaj. Precipe malfeliĉaj spertoj, kiuj montras erarojn ne refarendajn. Kaj, mi kredas, indas ke tiaj retejoj, celantaj la subtenon de esperanto, helpu unu la alian.

    ---

    (*) Rimarko: Iuj respondas: ili ne estas konkurantoj, ili estas samideanoj - kaj prave, ĉu ne?

  • Antaŭ 8 monatoj
  • RE: Aliaj retejoj similaj al Nubo

    KUNLIGO. Unu el tiaj retejoj estas kunligo. Ĝi naskiĝis, mi kredas, en 2016, kaj atingis rapide almenaŭ 150 membrojn. Mi ankaŭ aniĝis. Dum la unua jaro tiu retejo travivis sian oran tempon. Sed jam en la ora tempo nur eta kvanto de membroj (eble 10%) estis aktiva. Post unu jaro la aktiveco de la aliĝintoj rapide malkreskis kaj baldaŭ ne estis plu da afiŝoj - aŭ preskaŭ.

    La kaŭzo de la malkresko al mi ne estas klara, sed sendube io kaŭzis ĝin kaj, kiam la aktiveco falis sub iun malaltan nivelon, ĝi tre rapide nuliĝis. Ŝajne, aliĝintoj ne decidis malaliĝi, simple ne plu uzis la retejon. (Mi ankaŭ faris tion, kvankam mi opiniis ke mi agis pro personaj kialoj; sed poste mi malkovris ke preskaŭ ĉiuj pli-malpli samtempe agis en la sama maniero.)

    Kompreneble, Nubo estas malsama de Kunligo, la celoj de la fondintoj ankaŭ estas malsamaj, kaj komputike Nubo funkcias pli bone. Malgraŭe, la problemoj de Kunligo estas utila atentigo por Nubo.

    Oni povas viziti ĝin ankaŭ ne ensalutinta. Reta adreso: http://kunligo.com.

  • Antaŭ 8 monatoj
  • RE: Aliaj retejoj similaj al Nubo

    Estus interese scii kial Kunligo malsukcesis. Mi volas almenaŭ ke ĉi tiu retejo havas malmultaj sed aktivaj uzantoj, ĉu 250. Se ni havus tiom, la retejo estos sukcesa laŭ mi.

  • Antaŭ 5 monatoj
  • RE: Aliaj retejoj similaj al Nubo

    Salutojn! (Ĉi tiu estas mia unua provo uzi nubo.re :)

       Mi ankaŭ aliĝis ĉe MeWe.com (de la angla, esperante estus MiNi ). Mi surpriziĝis ke estas tiom da esperantistoj tie. Sed nek estas tradukita al Esperanto, nek limigita al esperantistoj. Do, ne estas por ĉiuj ni.

       Mi volas trovi alian lokon, aparte de komerca, kontraŭ privateca, sistemo kiel Facebook. Eble ĉi tie.

  • Antaŭ 4 monatoj
  • RE: Aliaj retejoj similaj al Nubo

    Aktivula nivelo en iu ajn grupo malofte estas pli ol 20%. Por vigligi retejon kiel Nubo necesas kreskigi la uzantaron al plurmil, alikaze la bazo de enhavkreantoj estas multe tro malgranda, kaj la aktivuloj ne povas krei sufiĉe viglan retsocieton por altiri novajn, aŭ eĉ la jamajn, membrojn.

    Retejo devas respondi al la demando KIAL. Kial vi estas ĉi tie? Kial mi? Se ni ne trovas VALORON ni ne uzos. Kiel ni kreu valoron ĉi tie?

    Mi frue fuĝis Fejsbukon ĉar ĝi fariĝis vere sensenca. Mi ne havas tempon - aŭ pli precize - mi ne volas doni mian tempon al stultaĵoj, sencelaĵoj aŭ kapvakaĵoj. Kial la membroj aktivi? Kial mi, kiel membro, donu el mia tempo, scio kaj energio al la komunumo? Se mi ne sufiĉe frue trovas aliajn kun kiuj mi povas interŝanĝi iaspecan valoron, la kialo ensaluti perdiĝas, kaj sekve la retejo malkreskos.

  • Antaŭ 4 monatoj
  • RE: Aliaj retejoj similaj al Nubo

    Mi kredas ke Stella tute pravas kiam ŝi skribas: "Retejo devas respondi al la demando KIAL." Ne taksu tiun frazon malgrava. La estonteco de Nubo dependas de ĝi.  ---  Sed ne facilas respondi. Kutime oni nur malklare scias "kial" oni ŝatas aŭ malŝatas retejon. Atentu ke ŝati nur iomete por malgrandaj sociaj retejoj ne sufiĉas: pluraj pensas ke ne indas doni tempon al eta loko nur iomete ŝatata!  ---  Esperanto estas parta respondo. Sendube, aliĝintoj de Nubo ŝatas ĝin ĉar ĝi estas tuta en Esperanto, kaj povas trafi tie aliajn esperantistojn. Tiu ĉi estas ja grava respondo, sed nur parta.

  • Antaŭ 3 semajnoj
  • RE: Aliaj retejoj similaj al Nubo

    La problemo de pluvivado de Nubo aŭ de iu ajn anaro lokiĝas en la fakto ke por ke tia afero ne fiasku necesas atingi minimuman nombron da agemaj partoprenantoj. Same kiel en kemio iaj reakcioj ne povas ekesti sen atingi krizan mason.  Pri la aliaj konkurantaj retejoj mi nenim aŭdis pri ili, mi do supozas ke ili malbone aŭ nesufiĉe reklamis en la tuta esperantistaro… Do gravas ke ni parolu kaj reklamu por Nubo.re kaj kuraĝigu la aliajn esperantistoj al ĝin uzi ĉar ni bezonas atingi la krizan mason por pluvivigi nian nubon.

  • Antaŭ 3 semajnoj
  • RE: Aliaj retejoj similaj al Nubo

    Mi tute konsentas kun Yanpetro. Tiuj vere estas gravegaj por la sukceso de Nubo. Fakte, por la sukceso de ia ajn interkona sukceso. Multaj jam malsukcesis. 

  • Antaŭ 3 semajnoj
  • RE: Aliaj retejoj similaj al Nubo

    Pri Kunligo mi ecx ne auxdis gxis nun. 

    Pri Nubo mi havas esperon. Sed estas ankaux afero kiu maltrankviligas min: Gxia (ne)robusto. Gxi tute dependas je unu persono, kiu estas kaj gxia posedanto kaj gxia pelanta motoro. Pli robusta kaj sekura gxi estus se gxi apartenus al grupo. Ne asocio, cxar tian facile subfosas agentoj de kontrauxulaj organizoj, kiel jam okazis al usona (en la 1950-aj jaroj), brita kaj universala espasocioj. Ne akcia entrepreno, cxar tian oni povas forvendi al (mal)amikoj. Eble iaspeca fondajxo, kiu estu ferma suficxe por resti nepenetrebla kaj longtempe stabila. 

    Ankaux la financan situacion endas solvi iel pli bone. Se dauxre estu nur per donacoj, cxu ne eblus havi ian "donacsuman barometron" kiu oft(lok)e montrigxas en la retejo?

    M.

  • Antaŭ 2 semajnoj
  • RE: Aliaj retejoj similaj al Nubo

    @Martin. Fakte mi pensis simile. Sed tio estas por tempo kiam sufiĉe da homoj, kiuj volas labori vigle kaj serioze, aperos. Kunlaborantoj estas ĉiam bonvenaj! Nun tamen estas tute sufiĉe uzi la retejon ofte kaj krei interesajn temojn por aliuloj por legi. Ni, kiuj volas ke Nubo sukcesos, devas vigligi ĉi tiun retejon. Estas pli facile diri ol agi, sed egale necesas. Se aliuloj pensas ke ĉi tiu retejo estas mortinta, ili ne uzas ĝin, kaj ĝi vere mortos. Estos la sama sorto kun aliaj retejoj.

    Se tiam venos, kiam mi ne plu volas labori por Nubo mi unue intencas doni la retejon al tiu kiu volas kaj povas labori pri ĝi. Mono ne estas problemo. Mono estas bonvena, sed ne necesas.

  • Antaŭ 2 semajnoj
  • RE: Aliaj retejoj similaj al Nubo

    Johannes tute pravas. En komenco de projekto (…kaj Nubo.re, post nur kelkaj monatoj, estas ankoraŭ en sia junaĝo) necesas ke pionira individuo ludu la rolon de instiganto, de iniciatanto, por ekmovigi la aferon. Johannes perfekte ludas ĉi tiu rolon. Kompreneble individuo sola ne povas ĉion fari kaj rapide aliaj esperantistoj devas helpi lin por plilarĝigi la partoprenantaron. Teknike https://nubo.re/app funkcias kontentige. Nun la esperantistaro devas kompreni la neceson de tia reto. Do kion ni, la uzantoj, devas fari ? Ni devas iĝi agemaj partoprenantoj kaj alporti sur nian "nubon" dispartigotaĵojn. Mi rimarkas ke sur Facebook la uzantaro alportas precipe la esprimadon de sia egocentreco. Sur nia nubo ni povas dispartigi nian samideanecon en esperantista etoso. Mi rimarkas ke malgraŭ nia malgranda nombro ni jam dispartigas tre interesajn informojn. Se ni sukcesas konservi ĉi tiun kvaliton en la dispartigo kaj se ni reklamas sufiĉe inteligente ĉirkaŭ ĉiu el ni, mi ne dubas ke rapide ni kreskos en nombro kaj ke la monaj rimedoj sekvos. Ni devas fidi al ni mem ĉar nia ILo Esperanto estas bonega komunikilo en senlima reto.