• Antaŭ 11 monatoj
  • La administrantoj de Nubo.re

    image

    JOHANNES GENBERG

    Kreinto de Nubo

    Mi estas metrokondukisto kaj ekde 2016 mi esperantiĝis. Mi ekpensis pri krei fejsbukeskan retejon en la aŭtono de 2018 kaj finis la planon je 21a decembro 2018. Mi havas japanan edzinon kaj du etaj filoj. Mi havas multajn interesojn; inkluzive historio, politiko, elektra muziko, esperanta movado ktp.


    ***


    image

    GABRIEL ERIXON

    Kunhelpanto kaj kontrolanto

    Mi nomiĝas Gabriel kaj mi esperantiĝis 2014. Mi estas flegist-studento ĉe la universitato de teknologio en Luleo. Mi loĝas kun mia edzino kaj niaj du filinoj. Miaj grandaj interesoj estas lingvoj, historio kaj filozofio.
  • Antaŭ 10 monatoj
  • RE: La administrantoj de Nubo.re

    Sukceson al vi ambaŭ! 250 ne malbonas; ni esperu ke daŭre kreskas la afer'! ;)

  • Antaŭ 10 monatoj
  • RE: La administrantoj de Nubo.re

    @Lode Van de Velde

    Mi esperas same! Se vi ĉiuj helpas nin disvastigi la retejon kaj konigas aliuloj pri ĝi ni eble sukcesos!

  • Antaŭ 10 monatoj
  • RE: La administrantoj de Nubo.re

    Gratulon pri la kreado de ĉi tiu reto ! Ek de nun mi povas diri ke ĝi plaĉas al mi. Mi pretas pagi por reklamo por mia galerio-pentrejo http://www.yanpetro-kavlan.fr

    Amike kaj samideane

  • Antaŭ 10 monatoj
  • RE: La administrantoj de Nubo.re

    @yanpetro kavlan

    Ni decidis ne oferi pagitan reklamon plu, do la sistemo estas tro limiĝita. Anstataŭe ni vivos nur pere de donacojn. Sed ni oferos senpagan reklamlokon estontece. Kaj vi povas krei komercan paĝon mem.

    Kaj, dankon! :-D

  • Antaŭ 10 monatoj
  • RE: La administrantoj de Nubo.re

    Nubo estas bonega entrepreno nepre necesas por la pluvivado de la esperantistaro. Ni kuraĝe reklamu por plimultnombrigi la nubanaron !

  • Antaŭ 3 monatoj
  • RE: La administrantoj de Nubo.re

    Mi ĵus rimarkis ke la ligilo al zazzle.fr paneas.
    Ĉu iu scias kial ?

  • Antaŭ 3 monatoj
  • RE: La administrantoj de Nubo.re

    @Yanpetro. Ĉu? Ĉi tiu ligilo funkcias normale.

  • Antaŭ 3 monatoj
  • RE: La administrantoj de Nubo.re

    Nun ĝi bone funkcias. La paneo verŝajne estis momenta. Feliĉe !